Haveno de Gelsenkirchen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la komerca haveno kun la disbranĉiĝo en la industrihavenan basenon
Gasujoj ĉe la suda flanko en la industrihaveno
Grenotransŝarĝejo en la industrihaveno

La haveno de Gelsenkirchen troviĝas ĉe la Rejn-Herne-Kanalo. Ĝi estas grava transŝarĝejo por naftoproduktoj kaj duegrava enlanda haveno por greno en la federaciero Nordrejn-Vestfalio. La tuta transŝarĝokvanto sumiĝis en la lastaj dek jaroj averaĝe pli ol du milionoj tunojn, el tiuj proksimume 1,2 milionoj tunojn ŝiptrafike ĉiun jaron. La havenon tenas la Urbaj Entreprenoj de Gelsenkirchen.

Oni malfermis la havenon la 13-an de julio 1914. Nun la haventereno etendiĝas sur 1,2 milionoj kvadrataj metroj da tuta areo; la haveno konsistas el la du havenbasenoj de la komerca kaj industria havenoj kun akvosurfaco de 117.800 kvadrataj metroj. Oni povas malŝarĝi ŝovboatarojn aŭ pli grandajn motorŝipojn kun ŝarĝoprofundo ĝis 2,8 metroj respektive kun ŝarĝokapablo ĝis 4.800 tunoj. La haventereno estas konktita kun la relvojreto de la DB Netz, filio de Deutsche Bahn. Krom tio ekzistas nepublike tenata fervojo kun 18,4 kilometra relvojreto, kiu atingas jaran transŝarĝon de proksimume 1 miliono tunoj.

Por la estonteco oni esploras la eblecojn, starigi stacidomon por transportkestegoj kaj kunlabore kun aliaj enlandaj havenoj starigi transportujego-fervojkonektojn al la germanaj marhavenoj.

Superrigardo super la varotransŝarĝo en la jaro 2002:[1]

Güterbereich
Varotransŝarĝo
en 1.000 t
terkulturaj produktoj
195
nutraĵoj kaj furaĝoj
57
karbo
52
naftoproduktoj
265
ferrubo, neferaj metalercoj
110
fero, ŝtalo kaj neferaj metaloj
313
ŝtonoj kaj malofta tero
50
ĥemiaj produktoj
219
investaĵoj
7
konsumproduktoj
1
sumo
1.269

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wasserstraßenverkehrs- und Hafenkonzept NRW, 2004

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

51.534357.068951