Havis Amanda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Havis Amanda en 2006

Havis Amanda estas fontano kaj statuo en Helsinko, Finnlando de la skulptisto Ville Vallgren (1855 - 1940). La verko estis modeligita en 1906 en Parizo, kaj starigita ĉe sia nuna loko ĉe la Placo de la Merkato en la kvartalo Kaartinkaupunki de Helsinko en 1908. Hodiaŭ ĝi estas rekonita kiel unu el la plej gravaj kaj amataj artaĵoj en Helsinko.[1][2]

Skulptaĵo[redakti | redakti fonton]

La belfigura skulptaĵo estas unu el la parizaj Secesio-verkoj de Vallgren. Gisita en bronzo, ĝi ripozas sur fontano farita el granito. La skulptaĵo montras niksinon staranta sur algoj kiam ŝi leviĝas de la akvo, kun kvar fiŝoj ŝprucantaj akvon ĉe ŝiaj piedoj, ĉirkaŭitaj de kvar marleonoj. La intenco de Vallgren estis simboli la renaskiĝon de Helsinko. La alteco de la statuo estas 1,94 metroj kaj kun la piedestalo ĝi staras 5 metrojn alta. Laŭ la leteroj de Vallgren la modelo por la statuo estis tiam 19-jaraĝa pariza virino, Marcelle Delquini.

Vallgren mem simple nomis la verkon Merenneito (finne: La Marvirino), sed ĝi rapide komencis ricevi kromajn moknomojn. La finnlandaj-svedaj gazetoj sinkronigis ĝin Havis Amanda kaj la finnaj Haaviston Manta aŭ simple Manta. Havis Amanda estas la kutima nomo uzata en broŝuroj kaj vojaĝaj gvidiloj.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Kvankam la nomo iel supozigas ke povus temi pri frazero en Esperanto, tiu supozo ne estas ĝusta. Laŭ ne pli precize konfirmita aserto, artikolo en la gazeto Helsingin Sanomat en la 1990-aj aŭ 2000-aj jaroj indikis ke ŝia nomo devenas de unu el la sinjoroj ĉe la malkaŝo ekkriante "Det är ju Havis' Amanda!", "Nu tio estas Amanda el la domo Havis" - komence de la 20-a jarcento "Havis" estis kromnomo por bordelo sur strato "Merikatu" (mara strato) en Helsinko, laŭ la sveda nomo de la strato "Havsgatan". Ne eblas kontroli, ĉu la marvirino vere similis al "Amanda", unu el la sinjorinoj de la bordelo, sed ĉiukaze la nomo ekde tiu momento moknome gluiĝis al la statuo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]