Hawaiian Gardens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hawaiian Gardens
urbo de Usono
Administrado
Ŝtato  Usono
Subŝtato  Kalifornio
Kantono kantono Los-Anĝeleso
Poŝtkodo 90716
Telefonkodo 562
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 14 149  (2020) [+]
Loĝdenso 5 692 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 33° 50′ N, 118° 4′ U (mapo)33.828611111111-118.07361111111Koordinatoj: 33° 50′ N, 118° 4′ U (mapo) [+]
Alto 33 m [+]
Areo 2,49 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono pacifika tempo: UTC-8 /
somera tempo UTC-7
Hawaiian Gardens (Kalifornio)
Hawaiian Gardens (Kalifornio)
DEC
Hawaiian Gardens
Hawaiian Gardens
Lokigo de Kalifornio en Usono
Situo de Hawaiian Gardens

Map

vdr

Hawaiian Gardens estas urbo de Usono. Ĝi situas en la subŝtato Kalifornio kaj en la kantono Los-Anĝeleso. Laŭ la stato de la censo 2020 en la urbo vivis 14 149 loĝantoj sur areo de 2,49 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 692 loĝantoj/km². La loĝloko oficiale ekzistas ekde 1920.

La nekutima nomo de la urbo originis de refreŝiga stando en la 1920-aj jaroj kiu estis ornamita kun palmfolioj kaj bambuo. Ĝi estis la ĉefa orientilo de la tiama kampara regiono dum multaj jaroj, kaj ĝia nomo restis dum la urbeto kreskis ĉirkaŭ ĝi. Kiel unu el sep urboj de Los-Anĝeleso kiuj permesas kazinludon, proksimume du trionoj (komence de la 2020-aj jaroj estis pli ol 9.2 milionoj da usonaj dolaroj) el la enspezo de la urbo venas de la kazino nomata "Ĝardenoj".

Geografio[redakti | redakti fonton]

Hawaiian Gardens havas komunan limon kun Lakewood, Cypress kaj Long Beach. Ĝis la urbocentro de Los-Anĝeleso estas 41 kilometroj nordokcidenten. Laŭ areo, la urbo estas la plej malgranda en la kantono.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]