Haxo (pariza metrostacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Haxo
Haxo
Haxo
fantoma metrostacio • metrostacio • subtera stacio
Lokigo
Lando Francio
Urbo Parizo
Arondismento 19-a
Geografia situo 48° 52′ 43″ N, 2° 24′ 6″ O (mapo)48.87872.40164Koordinatoj: 48° 52′ 43″ N, 2° 24′ 6″ O (mapo)
Haxo (Parizo)
Haxo (Parizo)
DEC
Haxo
Haxo
Haxo
Situo sur mapo de Parizo
Map
Haxo
Ecoj
Trakoj 1
Kajoj 1
Tarifa zono 1
Historio
Konstruado 1921
Malfermo Neniam malfermita
Administrado kaj utiligado
Proprietulo RATP
Trafikanto RATP
vdr

Haxo estas fantoma metrostacio situanto sub Bulvardo Sérurier, en la 19-a arondismento de Parizo, sur interkonekta vojo[1] inter linioj 3bis, en stacio Porte des Lilas, kaj 7bis, en stacio Place des Fêtes.

Situo de la stacio


Stacio[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

Mapo de konstruo de tuneloj: nigre, tiu de linio 7bis kaj stacio Pré-Saint-Gervais, ruĝe naveda vojo kaj Voie des Fêtes, kun stacio Haxo, tiam nomita Porte du Pré-Saint-Gervais

Stacioj Porte des Lilas (linioj 3bis kaj 11) kaj Pré-Saint-Gervais (linio 7bis) devus esti interkonektitaj en la 1920-aj jaroj. Se la municipo, proprietulo de la reto subtenis la ideon traveturigi vagonarojn de linio 3 al linio 7 (tiam ne ekzistis linioj « bis »), la trafikanto, Compagnie du chemin de fer métropolitain de Paris (CMP), malsamopiniis kaj antaŭvidis nur malfacilaĵojn kaj tro malaltajn enspezojn.

Tamen, tuneloj kaj vojoj estis konstruitaj. Ununura vojo, nomita voie des Fêtes, konektas Place des Fêtes al Porte des Lilas kaj inter ambaŭ intervala stacio estis konstruita: Haxo. Por ebligi revenan iradon, dua vojo estis borita senpere konektante Porte des Lilas al Pré-Saint-Gervais sen intervala stacio, nomita naveda vojo. Sed finfine estis decidite ne enkonduki navedan servon inter la stacioj de ambaŭ linioj (kiu ne uzas la voie des Fêtes), la navedo estante malfavorata de vojaĝantoj. Stacio Haxo neniam akceptis vojaĝanton, eksteraj alirejoj eĉ neniam estis konstruitaj[2].

La stacio estas nepra vidindaĵo dum noktaj traveturoj de metro-ŝatantoj organizitaj de Asocio ADEMAS (alireblaj al ĉiuj dum Eŭropaj tagoj de kultura heredaĵo).

En 1993, la stacio utilis por prezenti novan materialon MF 88 al la gazetaro, pro kio estas tabulo « 1993 » kiu videblas en iuj fotoj, ankoraŭ videbla en 2006.

Sur iuj mapoj de la metroo, tiu stacio estas nomita Porte du Pré-Saint-Gervais, same kiel la nuna Pré-Saint-Gervais de kiu ĝi distancas de centkelk metroj.

Estonteco[redakti | redakti fonton]

Mapo de du kunfanditaj linioj
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kunfandiĝo de linioj bis de la metroo de Parizo.

Kunfandiĝo de linioj 3bis kaj 7bis estas antaŭvidita utiligante vojojn navette kaj des Fêtes por formi novan linion de Château-Landon al Gambetta. Haxo povus tiam malfermiĝi post fosado de alirejo al stacio elde publika stratvojo.

Dume, aldona ripara remizo, necesigita de la malforta fidindeco de MF 88, baras la navedan vojon sur la flanko Pré-Saint-Gervais. Krom transloki tiun remizon en la returnan buklon de linio 3bis, nord-okcidente de stacio Porte des Lilas, kiu ne plu utilus en la kadro de tiu kunfandiĝo, anstataŭigo de vagonaroj MF 88 per vagonaroj MF 67, liberigitaj de la alveno de vagonaroj MF 01 sur aliajn liniojn, do estas pra-rekvizito.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. configuration des voies sur le site « carto.metro.free.fr », consulté le 22 janvier 2010
  2. Clive Lamming, Métro insolite, éd. 2001, p.100

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Haxo (métro de Paris) en la franca Vikipedio.