Hazel Brugger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hazel Brugger
Persona informo
Naskonomo Allison Hazel Brugger
Naskiĝo 9-an de decembro 1993 (1993-12-09) (30-jaraĝa)
en San-Diego
Lingvoj germana vd
Loĝloko Kolonjo vd
Ŝtataneco SvislandoUsono vd
Alma mater Kantonsschule Zürcher Unterland • Universitato de Zuriko vd
Familio
Patro Peter Brugger vd
Edz(in)o Thomas Spitzer vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo slam poet • kabaredisto • aktoropublikigisto • poeto • komikisto • jutubisto • podkastisto vd
Laborkampo slam poetry • teatrokabaredo • opinia ĵurnalismo • aktorado vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hazel BRUGGER (naskiĝinta la 9-an de decembro 1993 en San Diego) estas svisa-usona slamistino, unuscenulino komedia, kabaredistino, verkistino kaj moderigistino.

Vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Estante filino de la svisa neŭropsikologo Peter Brugger[1] kaj de instruistino de la angla lingvo originas el Kolonjo.[2] Pro naskiĝo sur usona teritorio ŝi posedas ankaŭ - krom la svisan - la usonan ŝtatanecon.

Brugger pasigis la junulajn jarojn en Dielsdorf proksime de Zuriko kune kun du pli maljunaj fratoj. Post frekvento de la kantona lernejo Zürcher Unterland en Bülach ŝi komencis studon de filozofio kaj literaturo ĉe Universitato de Zuriko, kiun ŝi interrompis.[3] Havante 17 jarojn ŝi startigis karieron slamistan en Winterthur.

Brugger skribis inter 2014 kaj 2017 dusemajnan kolumnon por la gazeto "Das Magazin"[4] kaj inter 2013 kaj 2014 por la periodaĵo "Hochparterre"[5] sed ankaŭ por "TagesWoche".[6] Ŝi moderigas la spontanean interparoladon Hazel Brugger Show and Tell en la zurika teatrejo "Theater Neumarkt".[7]

En la 19.10.2013 ŝi venkis ĉe tutsvisa konkurso slamista.[8] En novembro 2015 ekis ŝia unua memstara kabaredprogramo Hazel Brugger passiert.[9] Ekde februaro 2019 ŝi transvojaĝas surscenejeniĝonte Germanujon, Aŭstrion kaj Svislandon.

Ekde 2016 Brugger krome sukcesege aktivas ĉe heute-show de ZDF en la rolo de eksterstudia korespondantino.[10] La 26.4.2016 Brugger unuafoje prezentiĝis en la ZDF-satira elsendaro "Die Anstalt".[11] En 2017 aljuĝitis al ŝi la renoma premio Salzburger Stier; ŝi do estas la plej juna ulo honorita per la salzburg|salcburga premio.

Ekde 2016 ŝi vivas en Kolonjo.

Gastino enspektakla (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • En la 2.10.206 Brugger videblis ĉe "Das Podcast Ufo".
  • En la 13.5.2018 Brugger spekteblis en la 236-a numero de la improvizkomika elsendo Dittsche de ARD|Westdeutscher Rundfunk.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Sonlibroj[redakti | redakti fonton]

  • Hazel Brugger passiert* : live im Café Kairo Bern, kompaktdisko, Der gesunde Menschenversand, Luzern 2016, ISBN 978-3-03853-029-9.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hazel Brugger en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]