Heĝou

| Heĝou | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| departemento-ranga urbo urbego | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 542000 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 2 072 600 (2018) [+] | ||
| Loĝdenso | 176 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 24° 25′ N, 111° 33′ O (mapo)24.416388888889111.54777777778Koordinatoj: 24° 25′ N, 111° 33′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 107 m [+] | ||
| Areo | 11752,57 km² (1 175 257 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Heĝou, per simpligita ĉina skribo 贺州, per pinjino Hézhōu estas prefektura (triaranga) milionurbo en provinco Gvanŝio (aŭtonoma regiono) en Ĉina Popola Respubliko. Ĝi estas historie konata kiel la "vojkruciĝo de tri provincoj."

Demografio
[redakti | redakti fonton]En 2022 la prefektura loĝantaro estis 2 031 000 homoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La milionurbo kuŝas en transira zono inter la monta kaj monteta regiono sur areo 11 753 km² sur averaĝa alteco 800 m, dum la plej alta punkto estas 1 731 m super marnivelo. Heĝou administras 5 dividojn. Sidejo de la aŭtonoma regiono Naningo troviĝas 119, Gujlin 255, Vuĝou 314, Kantono (Ĉinio) 519, Ŝanhajo 1531, tutlanda ĉefurbo Pekino 1939 km laŭ [1].
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum la Dinastio Han gubernio estis establita en tiu areo en 111 antaŭ Kristo. En la 1930-aj jaroj aktiva minado de neferaj metaloj komenciĝis en la montoj.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Pli ol 6 130 km² da tero estas arbarkovritaj, tial la forstado estas la plej grava industrio. Same en la montaro oni produktas akvoenergion. La plej granda minerala rimedo estas la oro. Aliaj mineraloj inkluzivas feron kaj aluminion. Agrikulturaj produktoj inkluzivas bovaĵojn, fruktojn, legomojn, teon kaj tabakon.
Eduko
[redakti | redakti fonton]En Heĝou universitato kaj altlernejo funkcias.

Trafiko
[redakti | redakti fonton]La prefekturbo estas alirebla precipe voje. La fervoja stacio malfermiĝis en 2009. Flughaveno estas sub konstruado.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Heĝou situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun musono. La jara averaĝa temperaturo estas 20 °C kaj varias inter 17-25 °C. Jare averaĝe pluvas 1 619 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed inter marto-aŭgusto pli multe.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- preĝejoj
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans




