Hearst Corporation
Hearst Communications, Inc. estas privata entreprena korporacio, kies fako estas la amaskomunikiloj, kun sidejo en la Turo Hearst de Novjorko, Usono. Fondita en 1887 de William Randolph Hearst kiel propretulo de diversaj ĵurnaloj, la kompanio partoprenas en vasta gamo da amaskomunikiloj. La familio Hearst regas kaj administras la entreprenon.
Hearst Corporation estas unu el la kompanioj de amaskomunikiloj plej diversaj de la mondo. Ĝi partoprenas en 15 tagĵurnaloj kaj 38 semajnĵurnaloj —kiel Houston Chronicle kaj San Francisco Chronicle—, ĉirkaŭ 300 revuoj en la tuta mondo, inkluzive de Harper's Bazaar, Cosmopolitan, Esquire kaj ELLE; 29 televidkanaloj tra Hearst Television Inc. kiujn atingas 18% de la usonanoj; partopreno en pluraj perkablaj televidkanaloj, inkluzive de A&E Television Networks kaj ESPN, eldonejoj, Interreto, produktado de televidaĵoj kaj nemoveblaĵaj negocoj.