Heber Doust Curtis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heber Doust Curtis
Persona informo
NomoHeber Doust Curtis
Dato de naskiĝo27-a de junio 1872
NaskiĝlokoMuskegon (Miĉigano)
Dato de morto9-a de januaro 1942
MortolokoAnn Arbor
Aĝo je morto69
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoUsono
Portalo pri Homoj
vdr

Heber Doust Curtis (naskiĝis la 27-an de junio 1872 en Muskegon (Miĉigano), mortis la 9-an de januaro 1942 en Ann Arbor) estis usona astronomo, kiu partoprenis al 11 ekspedicioj por studi la sunajn eklipsojn.

Li studis en la Universitato de Miĉigano kaj en la Universitato de Virginio, kie li ricevis diplomon pri astronomio.

De 1902 ĝis 1920 li laboris ĉe la Observatorio Lick, pluigante la enketon pri nebulozoj komencita de James Edward Keeler. En 1912 li estis elektita prezidento de la Astronomical Society of the Pacific.

La 11-an de februaro 1913 li malkovris la asteroidon (23400) A913 CF.

En 1918, observante la galaksion M87 (N.G.C. 4486), li estis la unua, kiu notis la ŝprucon, kiun li preskribis kiel "kurioza rekta radio... ŝajne ligita kun la kerno per maldika linio da materio"[1]

En 1920 li estis nomumita direktoro de la Observatorio Allegheny ; la sama jaro li partoprenis al la "Granda Debato"[2] kun Harlow Shapley pri la eco de la nebulozoj kaj galaksioj kaj la grando de la universo. Curtis pledis por la vidpunkto, laŭ kiu ekzistas aliaj galaksioj ekstere de Lakta Vojo.

En ĉ. 1925 li inventis komparilon por fotaj platoj uzante sistemon de prismoj, en kiu du platoj de 8×10 coloj estis staplitaj kaj vicigitaj prefere ol metitaj unu ĉe la latero de la alia. Tiu permesis, ke la grando de la aprato estis nur 60 × 51 cm.[3]

En 1930 Curtis estis nomumita direktoro de la observatorioj de la Universitato de Miĉigano, sed la manko de monrimedo pro la Granda Depresio malhelpis la konstruon de la granda teleskopo, kiun li estis planinta por la universitato en Ann Arbor.

Li kontribuis al la disvolvo de la privata observatorio McMath–Hulbert en Lake Angelus.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]