Hebo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hebo
Originala nomo Ἥβη
Sekso ina
Eble sama Juventa
Familio
Patro Zeŭso
Patrino Hera
Edzo/Edzino Heraklo
Infanoj Aleksiaro, Aniketo
vdr
Hebo
diino • greka dio • Olimpia dio
Verko Iliado
Informoj
Eble sama Juventa
Sekso ina
Patro Zeŭso
Patrino Hera
Edzo/Edzino Heraklo
Infanoj AleksiaroAniketo
vdr

Laŭ la helena mitologio, Hebo (greke Ἥβη, Hḗbē) estis la filino de Zeŭso kaj Hera. Ŝi estis la diino de la juneco, protektante la novgeedzojn. En la roma mitologio, oni nomis ŝin Juventas.

Ŝi loĝis en Olimpio. Tie, kiel vinverŝistino, ŝi servis ambrozion kaj nektaron, per kiuj la dioj nutris sin.

Hebo, skulptaĵo de Canova en la Ermitejo de Sankt-Peterburgo

Post la diigo de Heraklo, ŝi edziniĝis kun li kaj kun li ekhavis la filon Aleksiaro.

Iun tagon ŝi faligis sian pokalon, kaj ŝi tiom hontis pro tio, ke ŝi kaŝis sin por ĉiam.

Iom poste Zeŭso enamiĝis en Ganimedo, la filo de Tros, kaj forrabis lin. Ganimedo anstataŭis ŝin, kiel vinverŝisto. Kaj tiel li aperas, kiel konstelacio, sub la nomo de Akvisto.

Ŝia nomo estis donata al 6 Hebo (unu el la unue-trovitaj asteroidoj).

Prunto de la vorto por moderna psikiatrio[redakti | redakti fonton]

En la 20-a jarcento, psikiatroj kaj seksologoj pruntis ŝian nomon por signi probleman, obscedan rilaton de plenkreskuloj al infanoj de komenca pubereco, proksimume inter la aĝoj de 11 kaj 14 jaroj, kaj seksologe nomis tiun situacion hebefilio - tiu vorto do celas infanojn de ambaŭ seksoj kaj iom pli junajn ol kiel kutime prezentatas la helena diino.