Hebrea tombejo de Varsovio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo de la tombejo
Tombo de Zamenhof

La hebreajuda tombejo de Varsovio, proksime de la geto kaj apud la protestanta tombejo, estas la plej granda hebrea (juda) tombejo de Mazovia Provinco. Ĝi situas en kvartalo Wola ĉe la Okopowa strato je koordinatoj (52° 14′ 51″ N; 20° 58′ 29″ E Mapo), kaj estis fondita en 1806, havas areon de 33 hektaroj. La tombejo nombras pli ol 200 000 markitajn tombojn kaj ankaŭ amastombojn de la viktimoj de la Varsovia geto.

Historio de la tombejo[redakti | redakti fonton]

Dum la dua mondmilito

Novembre 1940 la nekropolo ektroviĝis lime de la geto, de kiu estis ekskludita oktobre 1941. Tereno de la tombejo estis grava vojo de la kontrabando de nutraĵo por la fermita kvartalo.

La tombejo estis parte detruita, sur ĝi okazis amasaj ekzekutoj kaj amasaj enterigoj de murditaj personoj en la Varsovia geto kaj mortfalintaj ribelantoj de la ribelo en varsovia geto, judaj partizanoj kaj judaj ribelantoj de la ribelo de Varsovio.

La 15-an de majo 1943, post likvido de la Varsovia geto, germanoj eksplodigis ĉiujn konstruaĵojn troviĝantaj sur la tombejo, en tio la antaŭentombigan domon kun sinagogo. Nur puteto saviĝis.

En 1944 la tereno estis kampo de akraj bataloj de la ribelantoj el batalionoj de Pola Enlanda Armeo - "Zośka" kaj "Parasol".

Kelkaj gravaj personoj entombigitaj sur la tombejo[redakti | redakti fonton]

Familianoj de L.L.Zamenhof entombigitaj sur la tombejo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tombo de Rozalia Zamenhof en la datumbazo de la juda tombejo ul. Okopowej en Varsovio