Hebreisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Hebreisto estas specialisto pri studoj pri hebreaj lingvoj kaj hebreaj kulturoj.

Ĉi tiu termino estas precipe uzata por priskribi britajn kaj germanajn akademiulojn kaj sciencistojn de la 18a kaj 19a jarcentoj, kiuj okupiĝis pri la studo de la hebrea lingvo kaj literaturoj. Same kiel okazas ĉe similaj terminoj, kiel hispanisto, oni uzas la esprimon "hebreisto" por tiuj fakuloj kiuj ne estas mem hebreparolantoj, judoj aŭ israelanoj.

Kristana hebreisto estas klerulo pri la hebrea, kiu estas kristano. La ĉefa areo de studo estas la Malnova Testamento (Tanaĥo), sed foje ankaŭ Talmudo kaj Kabalo. Kristana hebreismo estis aspekto de renesanca humanismo[1]. Vidu ekzemple la hispanan verkiston Fray Luis de León.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. oxfordre.com Martin Luther and Christian Hebraism

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]