Hebreoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La vorto hebreo en Esperanto tradicie estas samsignifa kun judo. Ekzemple L. L. Zamenhof, la iniciatinto de la lingvo, ĉiam parolis pri si kiel hebreo. La vorto estas plu uzata en tiu senco, sed nuntempe multe pli oftas judo. Eblas ankaŭ diferencigi la sencojn de judo kaj hebreo, donante al ĉi-lasta pli historian signifon. – La tradician religian lingvon de judoj kaj la nunan oficialan lingvon de Israelo oni nomas la Hebrea lingvo.

La ĉi-posta teksto temas pri la hebreoj en la genta senco. "Hebreoj" povas ankaŭ esti mallongigita nomo por la libro Epistolo al la Hebreoj en la Nova testamento.

Origine la termino "hebreoj" (en hebrea lingvo עברים, עבריים iv-RIM, iv-ri-JIM) nomas anojn de gento aŭ gentaro deveninta (almenaŭ tradicie) de la biblia patriarĥo Eber (Genezo 11:14-17). La tradicie plej grava frua hebreo, ses generaciojn post Eber, estis Abram, poste Abraham, kies tradician historion oni povas legi en la biblia libro Genezo (ĉapitroj 11-25) kaj aliaj fontoj. Laŭ Genezo, Abram ekmigris el la urbo Ur la Ĥaldea kaj post pasloĝado en Ĥaran al la lando Kanaana, laŭ voko de Dio la Eternulo, kiu promesis doni al li terenon kaj fari el lia idaro sennombran nacion.


Eksteraj ligiloj

greke http://www.ancient-hebrew.org greke http://dent.ii.fmph.uniba.sk/~filit/fil/fil.html greke http://www.world-destiny.org/a35ibr.htm greke http://yichintang.hmc6.net/news/news.yudaya.html