Hebreoj Mesiaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Mesia Sinagogo "Baruch Hashem" Dalaso, Teksaso.

Hebreoj MesiajMesia Hebreismo nomiĝas la religia hebrea movado, kies membroj rekonas en Jesuo la Nazareta la Mesion resurektinta kaj dia Savanto. Tial, ili adheras al la kristanismo kun la konfeso pri la Triunuo en Dio kaj kredo je Jesuo (Yeshua), Difilo homfariĝinta. Iuj franĝoj, tamen, malakceptas la kredon je la Triunuo, sed la grupoj de Mesiaj Hebreoj ilin taksas ne jam komprenantaj la veran pozicion kaj anoncon de Jesuo.

Kvankam respektantaj kaj praktikantaj la mosean leĝon, la Mesiaj Hebreoj estas akre kontraŭataj kaj flankenmetitaj en la israela ŝtato kaj tie kaj tie en diversaj mondaj regionoj, kiel en Usono, kie la movado multe nombras kaj influas. Multaj el ili simpatias al evangeliismo kaj al la katolika eklezio.

Kiel ili interpretas sian hebreecon[redakti | redakti fonton]

Ili sin sentas hebreoj observantoj kiel la aliaj ortodoksaj hebreoj kaj frekventas la sinagogojn kaj alprenas ekzemplon de Sankta Paŭlo, la kristana hebreo kiu, paŭzinte en sia misia kristana anonco, el Grekio venis viziti kaj oferi en la Jerusalema templo (Agoj 21), kaj el Jesuo mem kiu neniam disdegnis obei al la religiaj normoj de la Izraela tradicio: tiujn ĉi ili juĝas ne devigaj sed alte signantaj hebreecon.

Ili, malkiel L. L. Zamenhof, opinias ke la problemo pri ilia akceptiĝo inter la «gentanoj» ne realiĝas per la rezigno pri la karakterizoj de la hebrea religio reduktita al pura moralismo kun konservo de eksteraj moroj, sed per la reaserto kaj plikreskiĝo en ĝi: ĉi-kaze per adhero al la mesia anonco de la hebrea Jesuo.

Problemoj debatitaj inter ili: 1) ĉu la identeco de la hebreoj mesiaj, kompare kun tiu origina, estas nova aŭ restas tiu antikva kun la aldono de la kredo je Jesuo? 2) ĉu la evangelio estas io nova kaj malsama rilate al ties hebreaj radikoj aŭ ĝi aldonas ion esence novan al la antikva hebreeco el kiu ĝi devenas? 3) ĉu la restabiliĝo de la hebreaj radikoj de la evangelio estas celata nur al la evangelizado de hebreoj aŭ ĝi estas postulata ankaŭ por kristanoj de la gentmondo kaj en kiu mezuro tion ili bezonus?

David H. Stern, epigono de la movado, en sia libro "Messianic Jewish Manifesto", difinas mesian hebreon “persono naskiĝinta hebrea aŭ konvertiĝinta al hebrea religio, aŭtentika kredanto je Jesuo kaj ŝatanto de sia hebreeco” [1]

Krome, ili emas revivigi la mesianismon vivitan de la pasintaj hebreaj generacioj, nun malvastigita de la sekularigo.

Kion la Mesiaj hebreoj atendas el la kristanaj eklezioj[redakti | redakti fonton]

Ili sugestas: la kristana komunumo anonce parolu al la tuta hebrearo, ne nur al unuopuloj, ĉar la diaj promesoj koncernas la tutan Izraelon; la kristana komunumo, disvatiĝinta inter la gentoj, ĉesu sin konsideri, teologinivele, la nova Izraelo ĉar la nova Izraelo estis Kristo kaj la apostoloj sur kiu estas alvokataj greftiĝi hebreoj kaj gentoj (la prakristana eklezio, forigita el la sinagogo, ofende postulis al la hebreoj rezignon pri ĉiuj hebreaj ritoj kaj moroj); necesas, do, elimini la teologion de konvertiĝo de hebreoj: hebreoj jam posedas la Toraon kaj adherante al Jesuo ĝin portas kune kun Jesuo kaj, do, eniras eklezion nur ampleksigante sian hebreecon.

Eĉ tiuj pretendoj povas odori je antihebreismo!

Ili deziras ke la kristanaj gentanoj ne opiniu sin saĝaj pro la fakto ke ili akceptis Jesuon dum malfruas lin rekoni Izraelidoj. Oni vidu Sanktan Paŭlon: “Ĉar mi ne volas, fratoj, ke vi ne sciu ĉi tiun misteron, por ke vi NE OPINIU VIN SAĜAJ, ke laŭparta obstiniĝo okazis al Izrael, ĝis la pleneco de la nacianoj envenos (Rm 11, 25”.

Rilatoj kun ortodoksaj hebreoj[redakti | redakti fonton]

La tradiciaj hebreoj, foje eĉ la sekularizitaj, montras malplaĉon antaŭ mesiaj hebreoj; ne mankas rilate ilin ekstremaj iuĝoj kaj sintenoj, kiel tiu ĉi: “la plej grava minaco (kontraŭ hebreoj) devenas flanke de kristanoj, kaj eĉ pli grava ol tiu devenas el mesiaj hebreoj”. Pro tio mesiaj hebreoj foje kaŝas sian kredon ankaŭ vizitante sinagonojn.

Ekzemplo de negativa juĝo pri Mesiaj Hebreoj, ne tamen de persekuto, troviĝas en la verko de Jacob Neusner [2]. En ties “A Rabbi Talks with Jesus: An Intermillennial, Interfaith Exchange” (New York 1993), la rabeno intevjuinta Jesuon informas la kunreligianojn ke ĉio bonas en la doktrino de Jesuo (se komaparata kun la Torao), sed la problemo estas li (ĉar li instruas aferojn kiujn nur Dio povas diri, sed li ne estas Dio): Jesuo estas por la gentoj, ne por hebreoj kiuj jam havas ĉion! [3].

Nombra konsisto[redakti | redakti fonton]

Laŭ revuo Mishkan, 1999, ili nombrus en Israelio, de 3000 al 4000 en etaj kongregacioj, sed ekstere de Israelio tiaj kongregacioj superas 1000 nur en Usono, kie ili nombrus 500 000, sed aliaj reĝustigas la nombron ĝin malpliigante ĝis 100 000 aŭ 40 000. Sume, eble 200 000 en la tuta mondo [4].

Sed informantoj aldonas ke la nombro tendencas kreski [5].

Bibliaj apogiloj[redakti | redakti fonton]

Mt 5, 17-18: “17 Ne pensu, ke mi venis, por detrui la leĝon aŭ la profetojn; mi venis, ne por detrui, sed por plenumi. 18 Vere mi diras al vi: Ĝis la ĉielo kaj la tero forpasos, nek unu joto nek unu streketo forpasos de la leĝo, ĝis ĉio plenumiĝos”;

Rm 11,25-27: “25 Ĉar mi ne volas, fratoj, ke vi ne sciu ĉi tiun misteron, por ke vi ne opiniu vin saĝaj, ke laŭparta obstiniĝo okazis al Izrael, ĝis la pleneco de la nacianoj envenos; 26 kaj tiamaniere la tuta Izrael saviĝos, kiel estas skribite: 27 Kaj ĉi tio estos Mia interligo kun ili, Kiam Mi forigos iliajn pekojn” [6];

Rm 11,31: “tiel same ankaŭ ĉi tiuj jam malobeis, por ke, per la kompato montrita al vi, ili ankaŭ nun ricevu kompaton”;

kaj diversaj profetoj ilin komfortas, kiel Jeremio, Jesaja... kiuj antaŭvidis la novan Izraelon ktp.

Kaj fine la unuiĝo de la kristanaro realiĝas ankaŭ per la unuiĝo kun la antikva Izraelo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Gli Ebrei Messianici, Carlo Colonna, Fede e Cultura, Verona, (Italio), 2009

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]