Saltu al enhavo

Hece

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hece
departemento-ranga urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 274000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 8 795 939  (2020) [+]
Loĝdenso 724 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 35° 14′ N, 115° 26′ O (mapo)35.233333333333115.43333333333Koordinatoj: 35° 14′ N, 115° 26′ O (mapo) [+]
Areo 12155,23 km² (1 215 523 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Hece (Ĉinio)
Hece (Ĉinio)
DEC
Situo de Hece

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Heze [+]
vdr

Hece Pri tiu ĉi sono prononco, laŭ simpligita ĉina skribo 菏泽, laŭ tradicia ĉina skribo 菏澤, laŭ pinjino Hézé estas prefektujnivela milionurbo en provinco Ŝandongo en orienta Ĉinio.

Vojkruciĝo en Hece

Demografio

[redakti | redakti fonton]

La prefektujnivela loĝantaro en 2020 estis 8 287 693.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La tereno estas ebena, apartenanta al aluvia ebenaĵo de la Flava Rivero. La tuta areo estas 12 239 km² kaj konsistas el naŭ distriktnivelaj dividoj. Ĝjining troviĝas 105, Kajfen 112, provinca ĉefurbo Ĝinano 211, tutlanda ĉefurbo Pekino, 525, Ŝanhajo 716 km aere laŭ [1].

Hece fanfaronas pri longa kaj riĉa kultura historio kun trovaĵoj el la neolitiko. Kiel prefektujnivela urbego, ĝi estis kreita en 2000. La 20-an de julio 2015, suicida bombisto mortigis sin, ankaŭ du aliajn homojn kaj vundis 23 aliajn en parka atako.

Mezlernejo

La prefektujnivela urbego funkciigas solan universitaton, la ceteraj lernejoj estas mez- aŭ baznivelaj.

Tiu areo estas la plej granda centro en Ĉinio por kultivado de la "nacia floro" peonio. Nature ekzistas ankaŭ agrikulturaj kaj industriaj produktoj.

Stacidomo

Kiel milionurbo sur ebenaĵo la trafik- kaj transportmanieroj estas tre bonaj fervoje, aŭtovoje, ŝipe kaj aviade. La flughaveno malfermiĝis la 2-an de aprilo 2021.

Hece situas inter la humidaj subtropika kaj kontinenta klimatzonoj laŭ klimata klasifiko de Köppen: Cwa/Dwa kun influo de musono, kun kvar klare difinitaj sezonoj. La averaĝa temperaturo estas 15 °C kaj varias inter 10-20 °C. La jara averaĝa precipitaĵo estas 627 milimetroj. Preskaŭ 70% de la jara precipitaĵo okazas de junio ĝis septembro. La la areo ricevas 2 411 horojn da sunbrilo ĉiujare. Samtempe Hece estas ankaŭ regiono ema al meteologiaj katastrofoj. Sekecoj kaj inundoj estas unu el ili, precipe sekecoj kiuj okazas ofte kaj havas grandan efikon.

Muzeo
Konfucea templo

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • Peonia Ĝardeno
  • turisma urbo Sunbin
  • lago Fulong
  • preĝejoj
  • muzeo

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans