Hector Pieterson
| Hector Pieterson | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 19-an de aŭgusto 1963 en Soweto |
| Morto | 16-an de junio 1976 (12-jaraĝa) en la kvartalo Orlando de Soweto |
| Mortokialo | pafvundo |
| Tombo | tombejo Avalon |
| Lingvoj | angla |
| Ŝtataneco | Sud-Afriko |
| Okupo | |
| Okupo | aktivulo |
Hector Pieterson (prononco [Hektor Piterson], naskita la 19-an de aŭgusto 1963 en Soweto - mortinta la 16-an de junio 1976 en aĝo de 12 jaroj same en Soweto) estis nigra sud-afrika infana lernejana aktivulo kiu kune kun Hastings Ndlovu estas konsiderataj martiroj por lingva justeco ĉar ili ne akceptis la oficialan lingvan ordon kiu malpermesis la uzon de afrikaj lingvoj en iliaj lernejoj. Hector Pieterson estis honorita kune kun Hastings Ndlovu en la muzeo Hector Pieterson[1][2]. Krom Steve Biko ili iĝis ankaŭ ikonoj de la lukto kontraŭ apartismo (apartheid).

Li estis mortpafita de policanoj[3] ĉar li protestis kontraŭ leĝoj kiuj postulis ke la afrikansa kaj angla lingvoj estu la solaj eduklingvoj por ĉiuj fakoj escepte por muziko, fizia kaj religia edukado en bazaj kaj mezgradaj lernejoj kun plimulto de nigraj lernantoj[4]. Ili vidis tiujn eŭropajn lingvojn kiel la lingvoj de iliaj supremantoj kaj deziris lerni la kosan (Xhosa) kaj la zuluan kiel aliaj nigraj infanoj[5].
Rezulte, Ndlovu, Pieterson kaj 20 000 aliaj mezlernejanoj decidis sekrete ribeli kontraŭ tiu lingvopolitiko. Ili skribis sloganojn, faris ŝildojn kaj kantis protestkantojn. Ili marŝis tra la stratoj al la Orlando-stadiono por amaskunveno. Instruistoj kaj gepatroj poste aliĝis al la ribelo. Ili deklamis malpermesitan poemon de Nkosi Sikele "Afrika", kiu ekde 1997 estas la nacia himno.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "10 Freedom Fighters Who Completely Altered South Africa's Fate Arkivigite je 2025-01-25 per la retarkivo Wayback Machine". The Culture Trip. Alirite la 3-an de januaro 2024 (angle)
- ↑ "Hector Pieterson Memorial and Museum", Internacia Centro por la Antaŭenigo de Homaj Rajtoj, alirite la 30-an de decembro 2023, teksto jen hispane kaj angle
- ↑ Hector Pieterson. Alirita la 30-an de decembro 2023 .
- ↑ Leong Hector Pieterson. Alirita la 30-an de decembro 2023 .
- ↑ Baker Soweto Uprising: How a Photo Helped End Apartheid. Arkivita el la originalo je 2023-12-29. Alirita la 30-an de decembro 2023 .
Rilataj artikoloj
[redakti | redakti fonton]- Potti Sreeramulu, lingva martiko por la telugua lingvo
- Rokeya Sakhawat Hussain, lingva martiro por la bengala lingvo (loke: bangla)
- Albert Razin, lingva martiro por la udmurta lingvo

