Irlanda hedero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hedera hibernica)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Irlanda hedero
Burĝonoj kaj florbutonoj
Burĝonoj kaj florbutonoj
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Filumo: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Apialoj Apiales
Familio: Araliacoj Araliaceae
Genro: Hedero Hedera
Specio: Irlanda hedero, Hedera hibernica
(G.Kirchn.) Bean
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Irlanda hedero, Hedera hibernica, ankaŭ Atlantika hedero, estas specio de florplanto de la genro Hedera de la familio Araliacoj. La epiteto hibernica aludas al Hibernia, nome latinlingva nomo kiun la romianoj uzis por la nuna Irlando, kaj de tie la traduka nomo Irlanda hedero, eĉ se la specio ekzistas ankaŭ en multaj aliaj landoj.

Ĝi estas indiĝena en la marbordo de Atlantiko en Eŭropo. Ĝi estis kultivata kaj povas aperi en naturaj areoj for de sia origina zono, laŭlonge de la Atlantika marbordo el Portugalio, Hispanio, Francio, Brita Insularo, Germanio, Skandinavio kaj Baltaj landoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas daŭrfolia ĉiamverda arbedo, nome rebo kaj pli precize liano, kiu rampas aŭ grimpas 20 al 30 m per kroĉradiketoj sur arbojn, murojn kaj similajn (ili ne estas parazitaj plantoj). En malvarmaj klimatoj, ĝi kreskas pli malrapide kaj establiĝas pli malrapide ol la rilata H. helix.

Ili havas manforme lobajn kaj forkoformajn foliojn kaj kvinnombrajn, epiginajn, verdecajn florojn en umbelo. La fruktoj estas bulformaj kaj blu-nigraj se maturaj.

La ŝelo estas dekomence verda, sed baldaŭ ĝi iĝos griza. Malnovaj branĉoj estas helgrizaj kun fajne truita ŝelo. Burĝonoj estas preskaŭ kaŝitaj ĉe la folibazo, ovoformaj kaj brilverdaj. La folioj havas kompletajn bordojn kaj estas ovoformaj kun kvin triangulaj loboj. La surfaco estas brile malhelverda kun helaj nervoj, dum la subo estas helverda. La folioj de florbutonoj estas ovoformaj kun kompletaj bordoj. Florado okazas en septembro–oktobro. La tuta planto kaj ankaŭ la beroj estas iome venenaj.

Notoj[redakti | redakti fonton]