Hedley Bull

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hedley Bull
Persona informo
Naskiĝo 10-an de junio 1932 (1932-06-10)
en Sidnejo
Morto 18-an de majo 1985 (1985-05-18) (52-jaraĝa)
en Oksfordo
Mortokialo kancero
Lingvoj angla
Ŝtataneco Aŭstralio
Alma mater Universitato de SidnejoAŭstralia Nacia Universitato • Fort Street High School
Okupo
Okupo politikologo • universitata instruisto • filozofo
vdr

Hedley Norman BULL (10a de Junio 1932 – 18a de Majo 1985) estis Profesoro pri Internaciaj Rilatoj en la Aŭstralia Nacia Universitato, la London School of Economics kaj la Universitato de Oksfordo ĝis sia morto (pro kancero en 1985). Li estis Profesoro Montague Burton pri Internaciaj Rilatoj ĉe Oksfordo el 1977 ĝis 1985, kaj mortis tie.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Bull naskiĝis en Sidnejo, Aŭstralio, kaj studis historion kaj filozofion en la Universitato de Sodnejo, kie li estis tre influita de la filozofo John Anderson. En 1953, Bull lasis Aŭstralion por studi politikan sciencon en Oksfordo, kaj post du jaroj li estis nomumita helpoprofesoro pri internaciaj rilatoj en la London School of Economics and Political Science (LSE).

En 1965, Bull estis nomumita direktoro de la Arms Control and Disarmament Unit de la Brita Oficejo pri Eksterlandaj Aferoj, forlasante sian aŭstralian civitanecon por akiri la britan ŝtatanecon.[2] Du jarojn poste, en 1967, li estis nomumita por la profesoreco de internaciaj rilaton en la Aŭstralia Nacia Universitato (ANU) en Kanbero.

En 1977, Bull publikigis sian ĉefan verkon, The Anarchical Society. Ĝi estis amplekse konsiderita kiel ŝlosila lernolibro en la fako de internaciaj rilatoj kaj estas ankaŭ rigardita kiel centra teksto en la tiel nomita "Angla skolo de internaciaj rilatoj". En tiu libro, li argumentas, ke spite la anarkieca karaktero de la internacia panoramo, ĝi estas karakterizata per la formado de ne nur sistemo de ŝtatoj, sed ankaŭ de socio de ŝtatoj. Tiu socio de ŝtatoj estas la maniero per kiu Bull analizas kaj taksas la eblojn de ordo en tutmonda politiko. Li pluigas sian argumentaron per la koncepto de ordo en la socia vivo, kaj mekanismoj kiel: la povekvilibro, la internacia juro, la diplomatio, la milito kaj la centraj roloj kiujn ludas la mondpotencoj. Li finfine konkludas, ke, spite la ekzistadon de eblaj alternativaj formoj de organizado, la ŝtata sistemo estas la plej bona ŝanco atingi ordon en tutmonda politiko.

Kelkaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • The control of the arms race: Disarmament and arms control in the missile age (1965)
  • Strategic studies and its critics (1967)
  • The Anarchical Society: A Study of Order in World Politics (1977)
  • The Expansion of International Society, kuneldonita kun Adam Watson (1984).
  • Intervention in World Politics (1984)
  • Justice in international relations (1984) (1983-84 Hagey lectures)
  • The Challenge of the Third Reich (1986) (The Adam von Trott Memorial Lectures)
  • (19-a de marto 1992) (kun Adam Roberts kaj Benedict Kingsbury): Hugo Grotius and International Relations, Oxford University Press, 1990. Oxford University Press. ISBN 9780198277712.

(ISBN 0-19-825569-1) (hardback); (ISBN 0-19-827771-7) (paperback). US edition. Oxford Scholarship Online. Google Books.

Estas kompleta bibliografio de la verkoj de Hedley Bull (preparita de Donald Markwell) en:

  • J. D. B. Miller kaj R J Vincent (eld.), Order and Violence, Oxford University Press, 1990,

kaj

  • Robert O'Neill kaj David N. Schwartz (eld.), Hedley Bull on Arms Control, Macmillan, 1987.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bull, Hedley Norman (1932–1985). oa.anu.edu.au. Alirita 30a de Septembro 2018.
  2. R. Ayson (2012). Hedley Bull and the Accommodation of Power. Springer Publishing. p. 51. ISBN 9781137291509. "In accepting the nomination... Bull would take up British citizenship (which meant an unexpected forfeiting of his formal Australian identity)."