Hedonismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hedonismo (el la greka ηδονή [hedone], "plezuro") estas filozofia ismo, kiu prezentas la plezuron kiel la celo de la ekzistado. Tamen, ne ĉiaj plezuroj estas hedonismaj, iaj devas esti forpuŝataj por eviti pli egan malplezuron al si mem aŭ al aliulo.

Maksimo de Nicolas de Chamfort resumas la hedonisman idealon:

Ĝui kaj ĝuigi, vundante nek vin mem, nek aliulon, jen, mi pensas, la fundamento de ĉia moralo.

Hedonismo ne estas filozofio centrata je la celeco de sia propra ekzistado. Multe da hedonistaj filozofoj defendis poziciojn : ateismajnagnostikajn (Epikuro), materialismajn (Demokrito), liberecajn, anarkiismajn (Michel Onfray depostulas la anarkion, kiel politika maniero de hedonismo).

Historio

La ismo estas asociata, ĉefe dum la antikveco, al Aristipo el Cireno kaj al la cirenismo, sed ankaŭ al Epikuro, kvankam la difino de la plezuro estas malsama inter tiuj du filozofoj.

Epikuro diris, ke nuntempa ekscesa plezuro devas esti evitata, se ĝi kondukas al estonta doloro. La cirenistoj diris, ke la plezuro ĉiam estas la nuntempa celo de la ago, eĉ se tiu fino estas relativigata kaj tempe ŝanĝas.

Jeremy Bentham, fondinto de la utilismo, komprenis ĝin kiel "hedonisma kalkulo", kiu devis sistemigi la ideo de plezurdozo en la Filebo de Platono. Tiu kalkulo estas unu el la bazoj de la modeladoj en la decidteorio.

John Stuart Mill, kiu adis la utilismo, poste riproĉis al Bentham de ne doni kvalitan hierarkion de la ecoj de la plezuroj. Sed tia hierarkio irigas el la hedonismo por penetrigi aliajn valorigadojn kaj aliajn finojn (kiel la "vivo bona pri la homo", kiu serĉas valoron de feliĉo pli ol la plezurojn.

Ankaŭ vidu

Bibliographie