Meĥleno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Heffen)
Meĥleno
urbo
urbo de Belgio • municipo en Belgio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Belgio
Provinco Antverpeno
Poŝtkodo 2800
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Bart Somers
Demografio
Loĝantaro 84 523  (januaro 2016)
Loĝdenso 1 212 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 1′ N, 4° 28′ O (mapo)51.0166666666674.4666666666667Koordinatoj: 51° 1′ N, 4° 28′ O (mapo)
Areo 65,19 km² (6 519 ha)
Horzono UTC+1h
(+2h de aprilo ĝis oktobro)
Meĥleno (Belgio)
Meĥleno (Belgio)
DEC
Meĥleno
Meĥleno
Situo de Meĥleno en Belgio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mechelen [+]
vdr

Meĥleno (nederlande Mechelen [MEĤ'len]) estas municipo en Belgio, unu el la 133 municipoj, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Ĝi ricevis la titolon en la jaro 1301. Meĥleno situas en la provinco Antverpeno de Flandrio, la nederlandlingva norda parto de Belgio. Komence de januaro 2016 ĝi havis 84 523 loĝantojn. La municipo estas la administra centro de samnoma distrikto respektive arondismento Meĥleno.

La strato IJzerenleen

Ekde 1977 la municipoj Walem, Hombeek, Leest, Heffen kaj Muizen apartenas al Meĥleno, la ĉefa municipo.

La katedralo de Meĥleno

La kariljono de la urbo troviĝas ne en la urboturo, sed en la turo de la katedralo. Kariljono estas io tre tipa en belgaj urboj kun riĉa pasinteco. La kariljonarto estas transnacia arto en Belgio, ĉar ĝi ankaŭ disvastiĝis en la franclingva teritorio de Belgio. La kariljonolernejo estas unu el la raraj tiaj establoj ekzistantaj en la mondo (alia estas en Douai). Tiu lernejo, kies nuna (2006) direktoro estas esperantisto Jo Haazen, jam preparis brilajn virtuozojn, kiuj nun praktikas sian arton en ĉiuj anguloj de la mondo (Ĉinio, Japanio, Rusio, Usono kaj multaj eŭropaj landoj).

La Eŭropa ŝoseo 19 vojas proksime.

Meĥlenanoj[redakti | redakti fonton]

La homojn kiuj loĝas en Meĥleno, oni nomas la 'lunestingistoj', ĉar antaŭ tre longe iu drinkulo asertis ke la turo brulas, kaj preskaŭ ĉiu volis estingi la fajron. Ili ĵetis multegajn sitelojn da akvo al la turo ĝis iu rimarkis ke estis nur la luno kiu brilis en la turo.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]