Heidelberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heidelberg
Blazono
Heidelberg (Germanio)
Heidelberg (Germanio)
DEC

Map

Flago
urbego • rezidejo • Luterurbo • urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio • eksterdistrikta urbo en Baden-Virtembergo
Administrado
Federacia lando Baden-Virtembergo
Urborajtoj
Aŭtomobila kodo HD
Oficiala Municipokodo 08221000
NUTS DE125
Politiko
Demografio
Loĝantaro 162273 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)]
Geografio
Geografia situo 49° 25′ N, 8° 43′ O (mapo)49.4122222222228.71Koordinatoj: 49° 25′ N, 8° 43′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 116 m
Areo 108,8 km²
vdr

Heidelberg [Hajdlberk], en Esperanto Hajdelbergo, malofte Hejdelbergo, estas pitoreska urbo apud la rivero Neckar. Ĝi estas rigardata kiel unu el la plej belaj germanaj urboj. En la dua mondmilito ĝi estis unu el la malmultaj urboj, kiujn oni neniam bombardis. En la 19-a jarcento Hejdelbergo estis centro de la germana romantiko. Multaj poeziistoj kaj verkistoj skribis pri Hajdelbergo.

La urba teritorio estas parto de la feria regiono "Monta Vojo" (germane "Bergstraße"), kiu de la urbo Wiesloch sude vojas norden, ĉe la okcidenta rando de la mezalta montaro Odenvaldo, ĝis la urbo Darmstadt.

Vidindaĵoj

Hajdelbergo posedas barokan urbocentron grandparte bone konservitan. La plej ŝatata turismaĵo estas la elektprinca Kastelo de Heidelberg, kies restaŭrita ruino situas sur monteto super la urbo.

Pliaj allogaĵoj estas la universitata biblioteko (en klasikisma kaj secesia stiloj), kelkaj kristanaj preĝejoj kaj la malnova ponto kun impresa dutura portalo. Ekzistas pluraj dekoj da diverstemaj muzeoj.

Universitato kaj fakaltlernejoj

  • Ruprecht-Karls-Universität Heidelberg (Ruprecht-Karl-Universitato Hajdelbergo)
  • Pädagogische Hochschule Heidelberg (Pedagogia Altlernejo Hajdelbergo)
  • Hochschule für Kirchenmusik Heidelberg (Altlernejo pri Eklezia Muziko)
  • Hochschule für Jüdische Studien Heidelberg (Altlernejo por Judaj Studoj Hajdelbergo)

Sciencaj Institutoj

  • Deutsches Krebsforschungszentrum (Germana Centro por Kanceresplorado)
  • Max-Planck-Institut für ausländisches öffentliches Recht und Völkerrecht (Max-Planck-Instituto pri Eksterlanda Publika juro kaj Internacia Juro)
  • Max-Planck-Institut für Kernphysik (Max-Planck-Instituto pri Atomfiziko)
  • Max-Planck-Institut für Astronomie (Max-Planck-Instituto pri Astronomio)
  • Max-Planck-Institut für medizinische Forschung (Max-Planck-Instituto pri Medicina Esploro).

Entreprenoj de Hejdelbergo

Ĝemelaj urboj

Gravuloj

Eksteraj ligiloj