Heidenröslein

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Heidenröslein“ (Originaltitel) aŭ „Heideröslein“ (eo: erikeja rozo) estas unu el la plej konataj kaj popularaj poemoj de Johann Wolfgang von Goethe. Ĝi estas ankaŭ kantata kiel populara popolkanto, kaj ĝin muzikigis multaj komponistoj, inter ili Franz Schubert.

Ekesto[redakti | redakti fonton]

La poemo baziĝas sur kanto el la 16-a jarcento. Ĝi aperis en 1773 en la kantaro Blättern von Deutscher Kunst und Art kiel „fabelkanto“. Same ĝin publikigis Johann Gottfried Herder en 1778 kun la fontindiko „el la buŝa fabelo“ en sia kantokolekto Stimmen der Völker in Liedern (Voĉoj de la popoloj en kantoj).[1] Goethe verkis sian version dum sia studrestado en Strasburgo proksimume 1770. Tiutempe 21-jara Goethe tenis mallongan, sed akran amaferon kun la alzaca pastrofilino Friederike Brion, al kiu li direktis ĉi tiun poemon. Kune kun aliaj poemoj kaj lidoj direktitaj al Brion (Majkanto k.a.) „Heidenröslein“ apartenas al la grupo de la „Kantoj el Sessenheim“.

Esperanta traduko[redakti | redakti fonton]

La poemo estis tradukita de L. L. Zamenhof al Esperanto, sub la titolo La rozeto. La traduko troviĝas en la Fundamenta Krestomatio.

Muzikigoj[redakti | redakti fonton]

„Heidenröslein“ havas tri strofojn po sep linioj in kvarakcentaj trokeoj, je kio la lastaj du linioj pokaze ripetiĝas en ĉiu strofo. Je preskaŭ ĉiuj muzikigoj de la poemo melodio kaj akompano de la tri strofoj estas samaj, pro kio oni grupigas la muzikigitan „Heidenröslein“ en la strofkantojn.

Komponisto Franz Schubert konceptis je sia muzikigo de ĉi tiu dusenca poemo kun eta postludo; tio ĉi estas krom „Lindenbaum“ la verŝajne plej konata lido de Schubert.

Krom la ŝuberta versio ekzistas tre multaj melodioj de aliaj komponisto por ĉi tiu poemo. La plej populara kaj ankoraŭ nuntempe tre ofte kantata kiel popolkanto devenas de Heinrich Werner el Kirchohmfeld. La 20-an de januaro 1829 li direktis la unuan prezentadon de sia lidversio dum koncerto de la brunsviga lidorondo.

Ankaŭ Franz Lehár muzikigis la tekston en sia opereto Friederike, kiu temas pri la alzaca amafero el la junaĝo de Goethe.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Aldono de Hans Marquardt al Herder, Johann Gottfried: Stimmen der Völker in Lieder, Berlino 1978, p. 293.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]