Faŝisma saluto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salutado de Hitler

Heil Hitler estas naziepoka germana saluto. Ĝi estis uzata ankoraŭ antaŭ tio, ol NSDAP ekregis en Germanio, sed precipe en tempoj de la Tria regno, kiam ĝi iĝis ĝenerala saluto kaj montro de simpatio al Adolf Hitler. La salutado estis uzata dum ĉiuj renkontiĝoj, kiam ĝi estis akompanata ankoraŭ per levo de la dekstra brako en nivelo de la ŝultro; tiu salutgesto estis simila al tiu de la italaj faŝistoj, kiuj ŝajne klopodis imiti la saluton de la romianoj. La 24-an de julio 1944 ekvalidis ordono, laŭ kiu la esprimo Heil Hitler estis deviga saluto inter ĉiuj armeanoj de la Tria regno.