Heiner Keupp

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heiner Keupp
Persona informo
Naskiĝo 16-an de junio 1943 (1943-06-16) (80-jaraĝa)
en Kulmbach
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo universitata instruisto • verkisto de nefikcio • psikologosociologo
vdr

Heiner Keupp (naskiĝis la 16-an de junio 1943 en Kulmbach) estas germana socipsikologo kaj pensiiĝinta profesoro de la Ludwig-Maximilian-universitato Munkeno.

la 12-an de junio 2010 en la kongreso "40 jaroj GwG" en Majenco

Vivo[redakti | redakti fonton]

Heiner Keupp kreskis kiel filo de pastro en Supra Frankonio, suda Germanio. Lia fratino Dorothea iĝis konata muziksciencistino. Post fino de la lernejaj jaroj li studis psikologion kaj sociajn sciencojn en la Johann Wolfgang von Goethe-universitato Frankfurto-ĉe-Majno, la universitatoj Erlangen kaj München. En Frankfurto-ĉe-Majno interalie Theodor W. Adorno kaj Max Horkheimer estis liaj profesoroj, en Munkeno li en 1971 doktoriĝis pri sociaj kialoj de psikaj malsanoj. En 1978 li iĝis profesoro pri socia kaj komunuma psikologio de la Ludwig-Maximilian-universitato Munkeno, kie li laboris ĝis sia pensiiĝo en 2008.

Heiner Keupp dum siaj profesoraj jaroj signife influis la socian psikologion en proksima kontakto al sociaj sciencoj. Li donis fortajn impulsojn pri la germania psikiatria reformo de 1975. Centra intereso de Heiner Keupp estas la influo de sociaj ŝanĝoj al la individuo.

En 2008 li honoriĝis per la bavara ŝtata medalo por sociaj atingaĵoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]