Heinrich Ewald

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Heinrich Ewald
Ewald, Georg Heinrich August (1803-1875).jpg
Persona informo
Naskiĝo 16-an de novembro 1803 (1803-11-16)
en Göttingen
Morto 4-an de majo 1875 (1875-05-04) (71-jara)
en Göttingen
Tombo Göttingen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Göttingen
Familio
Edz(in)o Wilhelmine Gauss
Okupo
Okupo teologo • universitata profesoro • politikistohistoriisto
Information icon.svg
vdr
Tombo de Heinrich Ewald

Georg Heinrich August EWALD (naskiĝinta la 16-an de novembro 1803 en Göttingen, mortinta samloke la 4-an de majo 1875) estis germana orientalisto kaj teologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En la naskiĝurbo li studis orientalajn lingvojn kaj verkis ankoraŭ kiel studento »Die Komposition der Genesis« (Braunschweig 1823). En 1824 li estiĝis lernigisto ĉe la teologia fakultato en Göttingen, en 1827 eksterorda kaj en 1831 orda profesoro pri filologio; en 1835 laŭtitola profesoro pri orientalaj lingvoj.

Nombriĝante inter la anoj de la grupo de la Sepo de Göttingen li maldungitis en 1837. En 1838 li sekvis vokon je orda profesoreco pri filozofio (ekde 1841 pri teologio) al Tübingen. Intertempe nobeligite fare de la reĝo de Virtembergo li revenis en 1848 al la malnova posteno en la naskiĝurbo. Pro rifuzo fari ovacian ĵuron al la registaro prusia li laŭ propra volo retiriĝis en 1867 rajtante daŭre esti salajrata. La frakcio de la Velfoj sendis lin en la parlamenton berlinan kie li pasie batalis kontraŭ la novordigo politika de Germanujo.

Verkoj ĉefaj[redakti | redakti fonton]

En la fruaj verkoj »De metris carminum arabicorum« (Braunschweig 1825), »Kritische Grammatik der hebräischen Sprache« (Leipzig 1827), kiun li pli malfrue eldonigis en pli mallonga versio kiel »Grammatik der hebräischen Sprache« (Leipzig 1828) kaj denove pli ofte kiel »Ausführliches Lehrbuch der hebräischen Sprache« (8-a eldono, Göttingen 1870) prilaboris kiel ankaŭ ĉe »Grammatica critica linguae arabicae« (Leipzig 1831–33) li vere antaŭeniris sur la kampoj de gramatiko kaj metriko de orientalaj lingvoj. Liajn pribibliajn studojn li kolektis ĉe »Die poetischen Bücher des Alten Bundes« (Göttingen 1835–39), »Die Propheten des Alten Bundes« (Göttingen 1867–68) kaj finfine ĉe la majstroverko »Geschichte des Volkes Israel« (Göttingen 1864–68), al kio aneksiĝis ankoraŭ la volumo »Die Altertümer des Volkes Israel« (Göttingen 1866).

Graveco[redakti | redakti fonton]

Ewald estis post Wilhelm Gesenius, kiun li eĉ venkis koncerne faka varieco kaj profundeco, la vera kreinto de historia-komparanta lingviko de semida lingvaro kaj semida filologio. De neniu superitis la intuicia kaj delikatsentema okupiĝo pri la spirito de hebrea antikveco. La Novan Testamenton li prezentis science (en metodoj kontraŭaj al multaj aliaj samtempuloj) ĉe »Die drei ersten Evangelien übersetzt und erklärt« (Göttingen 1850); »Die Sendschreiben des Apostels Paulus« (Göttingen 1857); »Die Johanneischen Schriften« (Göttingen 1861–62). Sisteman klarigon de teologiaĵoj liaj filologiaj troviĝas ĉe »Die Lehre der Bibel von Gott oder Theologie des Alten und Neuen Bundes« (Leipzig 1871–76). La politikajn kaj eklezipolitikajn sintenon li defendis per malrepaciĝebla atakemo kaj nebridebla troigo en multaj eseoj kaj broŝuoj. Ankaŭ ĉe kelkaj sciencaj verkoj senteblas maltoleremo kaj troa sensiveco.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 6. Leipzig 1906, p. 203-204 (tie ĉi interrete)