Heinrich Füger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heinrich Füger
Persona informo
Aliaj nomoj Fuger, Heinrich Friedrich
Naskiĝo 8-an de decembro 1751 (1751-12-08)
en Hajlbrono
Morto 5-an de novembro 1818 (1818-11-05) (66-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Sankta Romia ImperioAŭstra imperioAŭstrio
Alma mater Ŝtata Akademio de Belartoj en Stutgarto
Okupo
Okupo pentristo • miniaturist
Verkoj Josefsplatz
vdr

Heinrich Friedrich FÜGER (8a de decembro 1751, en Heilbronn – 5a de novembro 1818, en Vieno) estis germana klasikisma pentristo de portretoj kaj historia pentrarto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Füger estis lernanto de Nicolas Guibal en Stuttgart kaj de Adam Friedrich Oeser en Leipzig. Poste li veturis kaj pasigis kelkan tempon en Romo kaj Napolo, kie li pentris freskojn en la Palaco de Kaserto. Reveninta al Vieno li estis nomumita pentristo de la kortego, profesoro kaj vicdirektoro de la Akademio de Belartoj de Vieno, kaj en 1806 direktoro de la Galerio Belvedere.

Inter liaj historiaj pentraĵoj estas jenaj: La adiaŭo de Koriolano (Galerio Czernin, Vieno), Alegorio de Paco de Vieno (1801), La morto de Germaniko (1789), La murdo de Cezaro, kaj Batŝeba (Budapesta Galerio). Inter liaj portretoj estas tiuj de la imperiestro Jozefo la 2-a, de la Granda Dukino Elisabeth von Württemberg, de la reĝino Karolina de Napolo,[1] kaj de Horatio Nelson, kiu sidis por pozo por li en Vieno en 1800 (National Portrait Gallery, Londono).[2] Li pentris laŭ la klasika stilo de Louis David[1] kaj de Anton Raphael Mengs kaj sentis sin klina al teatreco.

Füger estis ankaŭ pentrinstruisto; inter liaj disĉiploj estis Gustav Philipp Zwinger kaj Franciszek Ksawery Lampi.[3]

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Gilman, D. C.; Peck, H. T.; Colby, F. M., eld. (1906). "Füger, Heinrich". New International Encyclopedia (1a eld.). New York: Dodd, Mead.
  2. Horatio Nelson. National Portrait Gallery.
  3. Franciszek Ksawery Lampi. Alirita 29a de oktobro 2012.