Saltu al enhavo

Heinrich Fischer-Galatz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heinrich Fischer-Galatz
Persona informo
Naskiĝo 3-an de julio 1879 (1879-07-03)
en Galatz, Besarabio, Aŭstrio-Hungario, ekde 1918 Galați en Reĝlando Rumanio
Morto 13-an de februaro 1960 (1960-02-13) (80-jaraĝa)
en La Tour-de-Peilz, kantono Vaŭdo, Svislando
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Rumanio (1920) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
redaktisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Heinrich FISCHER-GALATZ[1]Heinrich FISCHER-GALAȚI[2] [fiŝer galacj] (naskiĝis la 3-an de julio 1879 en Galatz, Besarabio, Aŭstrio-Hungario, ekde 1920 Galați en Reĝlando Rumanio, mortis la 13-an de februaro 1960 en La Tour-de-Peilz, kantono Vaŭdo, Svislando) estis devene germanlingva kaj juda rumania Esperanto-pioniro de la unua periodo, eldonisto, mecenato, artkolektisto kaj presisto en Bukareŝto (București), ĝis 1926 grandindustriisto.

Lia patro Max Fischer fondis ŝupoluran kaj metal-pakaĵfabrikon; la filo tamen pli interesiĝis pri kreskigado de kulturaj iniciatoj. En 1916 li kreis la societon por popularigi la teknikojn de akvaforto, kuprogravuro kaj litografio en Rumanio organizante ekspoziciojn. Plej gravis tiu de 1916 en Bukareŝto pri surpaperaj verkoj: Prima expoziție retrospectivă de arta gravurei din secolul XV până în secolul XX; spekteblis i.a. verkoj de Albrecht Dürer, Henri de Toulouse-Lautrec, Käthe Kollwitz. Fischer-Galați mem havis grandegan kolekton antaŭ 1927: pro manko de dokumentado detaloj estas ne tro konatoj. Sed por la 1916-a elmontrado li pruntedonis aĵojn de Paul Cézanne, Maurice Denis, Edouard Manet, Pierre-Auguste Renoir kaj Auguste Rodin. Li eldonis eĉ internacian informgazeton pri venontaj aŭkcioj, "Tiparnița". Estante nekontenta pri kvalito de multaj libroj en Rumanio, li fondis en 1923 societon de libroŝatantoj nome Bibliofila kaj malfermis librovendejon en Bukareŝto (Wilson-strato 1). Bibliofila ankaŭ ludis gravan rolon en atentigo pri modernaj artistoj. Inter 1924 kaj 1929 li kun aliaj financis la bukareŝtan Akademion de dekoraciaj artoj. Ekzistis preciza instruplano por studentoj laŭdiscipline (aplikata/bildarta: ekz. metalpriverkado, tekstila dezajno, librobindado, tipografio, afiŝodezajno, akvaforto, kuprogravuro, desegnado, skulptado. En la rumana ĉefurbo li aranĝis prezentadejon por moderna dezajno en la 1926-a jaro. Esperantistoj helpis lin fuĝi en la fruaj 1940-a jaroj al Svislando kie li mortis en malriĉeco. La sorto de liaj kolektoj ne klaras; fuĝi li devis pro sia juda deveno. Li havis la ŝtatanecon de Aŭstrio-Hungario, en 1910 estis dokumentita (en Oficiala Gazeto Esperantista) tiu ŝtataneco; gepatra lingvo estis la germana kaj li regis krome la lingvojn rumana, franca, angla, itala, hungara, hispana kaj greka.[3]

Esperantisteco

[redakti | redakti fonton]

Fischer fariĝis esperantisto en 1902[3]. Li gvidis multajn kursojn, kunvenojn kaj kongresojn. De 1904 li estis prezidanto de la unua Rumana Esperanto-Societo en Galatz, de 1908 de la Federacio de Esperantistaj Societoj en Rumanio (Federația Societăților Esperantiste din România), de li fonditaj. Li estis prezidanto de Rumana Esperantista Societo de 1923 ĝis sia ekziliĝo en 1941, kaj fondinto kaj redaktoro de Rumana Gazeto Esperantista.

Fischer eldonis la rumanan ŝlosilon, diversajn lernolibrojn, propagandilojn. Li estis ano de la Lingva Komitato (LK) de 1908 kaj de la Akademio de Esperanto. Oficiala reprezentanto de la rumana registaro dum pluraj Universalaj Kongresoj (UK). Kondukis de 1922 Esperanto-Centron Rumanan (ECR), fonditan de li kun helpo de Andreo Cseh kaj Tiberio Morariu, en propra domo kun biblioteko, kurso, librovendejo, presejo esperantistaj. Kunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto.

Li estis kavaliro de la Ordeno de la Krono[3].

  • Fabelo pri la granda turo kaj la malgranda doktoreto, kun aliaj rakontetoj. Esperanto-Centro Rumana, București 1933(?)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. revuo Esperanto, 1934, aŭgusto-septembro, p. 126.
  2. Chiriac, Alexandra: "Heinrich Fischer-Galaţi" - ĉe: The Modern Art Index Project de Leonard A. Lauder Research Center for Modern Art, The Metropolitan Museum of Art]
  3. 1 2 3 Oficiala Gazeto Esperantista, 25.02.1910

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
    Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.