Heinrich Geißler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heinrich Geißler
Persona informo
Johann Heinrich Wilhelm Geißler
Naskiĝo 26-an de majo 1814 (1814-05-26)
en Igelshieb
Morto 24-an de januaro 1879 (1879-01-24) (64-jaraĝa)
en Bonno
Tombo Alter Friedhof Bonn vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Saksio-Meiningen vd
Alma mater Bonna universitato vd
Profesio
Okupo fizikisto • instrumentofaristo vd
Laborkampo fiziko vd
Aktiva en Bonno vd
Verkado
Verkoj Geissler tube vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Heinrich GEISZLER (naskiĝinta la 26-an de majo 1814 en Neuhaus-Igelshieb, mortinta la 24-an de januaro 1879 en Bonn) estis germana mekanikisto kaj inventisto.

Domo de la gepatroj de Geißler

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li trejniĝis en la naskiĝurbeto kiel vitroblovisto kaj dungiĝis poste en Nederlando fare de la registaro en postenoj mekanikaj-sciencaj. En 1854 li fondis en Bonn atelieron por la fabrikado de kemiaj kaj fizikaj aparatoj.

Li estis vera pioniro sur la kampo de fizika mekaniko kaj inventisto grava. Li liveradis al esploristoj la plej bonajn instrumentojn kaj aparatojn. Tre konataj estas la por li nomitaj tubetoj Geißler'sche Röhren, kiuj ebligas la elpensadon de novaj hidrargaj aerpompiloj. Por povi esplori pli bone alkoholajn likvidaĵojn li konstruis vaporomezurilon specialan (Vaporimeter).

Honoroj[redakti | redakti fonton]

En 1868 li nomumiĝis honora doktoro fare de la Universitato de Bonn. En la naskiĝurbeto malfermiĝis muzeo portanta lian nomon. Ankaŭ en Cursdorf oni bone informiĝas pri Geißler ĉe la muzeo pri vitraj aparatoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 7. Leipzig 1907, p. 497, kio legeblas tie ĉi interrete.