Saltu al enhavo

Heinrich George

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heinrich George
Persona informo
Naskonomo Georg August Friedrich Hermann Schulz
Naskiĝo 9-an de oktobro 1893 (1893-10-09)
en Szczecin
Morto 25-an de septembro 1946 (1946-09-25) (52-jaraĝa)
en NKVD special camp Nr. 7
Tombo Friedhof Zehlendorf (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Berta Drews (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Götz George, Jan George (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo teatra aktoro
verkisto de nefikcio
filmaktoro
filmreĝisoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Heinrich George (vere: Georg Heinrich Schulz; naskiĝinta la 9-an de oktobro 1893 en Szczecin, mortinta la 25-an de septembro 1946 en sovetia internigejo de Sachsenhausen) estis germana aktoro kaj reĝisoro. Li estis la patro de la aktoro Götz George.

George ludis i.a. la rolon de Falstaff en la komedio ŝekspira La gajaj edzinoj de Windsor aŭ la ĉefrolon en Götz von Berlichingen. Sed li vere tre famiĝis ludante Franz Biberkopf en la filmo Berlin – Alexanderplatz (1931, laŭ la romano de Alfred Döblin).

Post la potencakiro nazia George ne distanciĝis politike partoprenante propagandajn filmojn kiel Hitlerjunge Quex (1933) aŭ Jud Süß (1940). En 1937 li iĝis intendanto de la Berlina Ŝilera Teatrejo. Inter liaj plej bonaj filmoj nombriĝas Der Postmeister (1940), kie li denove ludis por si pli tipan, popularan figuron.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]