Heinrich Gustav Arnhold
Heinrich Gustav Arnhold | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de julio 1885 en Dresdeno |
Morto | 10-an de oktobro 1935 (50-jara) en Dresdeno |
Lingvoj | Esperanto • germana • franca • itala • angla |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Patro | Georg Arnhold |
Frat(in)oj | Adolf Arnhold • Hans Arnhold • Kurt Arnhold |
Infano | Henry H. Arnhold |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • bankisto |
Heinrich Gustav ARNHOLD (naskiĝis la 22-an de julio 1885 - mortis la 10-an de oktobro 1935 pro apopleksio) estis germana juddevena esperantisto, filo de Georg Arnhold.
Laŭ profesio bankisto, bavara konsulo, d-ro pri juro.
Esperantisto de marto 1907[1], instigite de la konata pacifistino Bertha von Suttner li komencis lerni Esperanton de Marie Hankel. Ĉefe al li oni dankas la prezentadon de Ifigenio en la 4-a UK 1908 en Dresdeno.
De 1912 kasisto de GEA, 1911-1914 prezidanto de la Saksa Esperanto-Ligo. Partoprenis en ĉiuj UK ĝis la milito. Membro de Lingva Komitato. Honora membro de UEA. Dumviva membro de UEA. Senlace varbis per paroladoj kaj artikoloj. Enkondukis Esperanton en la propra banko (kreditleteroj, diversaj formularoj, korespondado). Per disponigo de ĉambrego en la banko li donis hejmon al la Esperanto-Societo en Dresden. Atingis multe ĉe aŭtoritatuloj por Esperanto.