Heinrich Hofmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Hofmann Heinrich

Heinrich HOFMANN (naskiĝinta la 13-an de januaro 1842 en Berlino, mortinta la 16-an de julio 1902 en Großtabarz) estis germana komponisto.

Vivi[redakti | redakti fonton]

Hofmann studis ĉe Grell, Dehn kaj Wüerst kaj famiĝis unue per »Ungarische Suite« por orkestro (1873). Sekvis: »Frithjof-Symphonie«, verkoj por solo, koruso kaj orkestro: »Melusine«, »Aschenbrödel«, »Editha«, »Prometheus« kaj »Waldfräulein«; krome »Heralds Brautfahrt« kaj »Johanna von Orléans« por vira koruso, soloj kaj orkestro, »Nornengesang« por virina koruso, solo kaj orkestro, »Festgesang« por koruso kaj orkestro, »Lieder Raouls le Preux« (baritono kaj orkestro), »Kantate« por aldo-solo kaj orkestro, la violonĉela orkestro, »Minnespiel« (valso por miksita koruso kaj piano), pluraj ĉambromuzikaĵoj (Streichsextett, Op. 25, Oktett für Streichquartett, Flöte, Oboe, Horn und Fagott, Op. 80, Klavierquintett, Op. 50, Violinsonate, Op. 67, Trio, Op. 18), la suito »Im Schloßhof« por orkestro, serenadoj por arĉinstrumentra orkestro, Op. 65 (kun fluto) kaj Op. 72, orkestra ŝercaĵo »Irrlichter und Kobolde«, korusaj kantoj, kantoj kaj amindaj pianaĵoj por kvar manoj.

Hofmann ankaŭ sur la kampo de opero Hofmann ne malsukcese agis: »Cartouche« (Berlin 1869), »Der Matador« (Berlino 1872), »Armin« (Dresden 1877), »Ännchen von Tharau« (Teksto de F. Dahn, Hamburg 1878), »Wilhelm von Oranien« (Hamburgo 1882) kaj »Donna Diana« (Berlin 1886). Li elektitis en 1882 membro de la Berlina Akademio kaj estis ekde 1898 senatano.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 9. Leipzig 1907, p. 432, kio legeblas tie ĉi interrete.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]