Heinrich Krefeld
Heinrich KREFELD (naskiĝinta la 19-an de majo 1922 en Warburg, mortinta la 5-an de decembro 2019 en Rheine) estis germana klasika filologo kaj lernejestro.
Post reveno el la Dua Mondmilito li studis klasikajn filologion kaj arkeologion ĉe la universitato de Marburg. Post instruista ŝtata ekzameniĝo (1951) kaj doktoriĝo (1952, ĉe Hellfried Dahlmann) li deĵoris gimnaziinstruiste kaj fakestrece pri la fakoj de latina kaj helena lingvoj je Dortmund. De 1962 ĝis pensiiĝo en 1986 li estis lernejestro ĉe Gymnasium Dionysianum je Rheine. Paralele li inter 1974 kaj 1990 docentis pri didaktiko ĉe la universitato de Monastero.
Liaj esplorfokusoj estis la latinlingva poezio, didaktiko de la klasiklingva instruado kaj eksplikado de la graveco de Antikvo por ĝenerala kleriteco. Li skribis i.a. la lernolibrojn Res Romanae respektive Hellenika kun prezento de la koncernitaj kulturoj. De ilia unua apero (1959 kaj 1964) ili ĝuis plurajn prilaborojn (laste en 2008 respektive 2002). Pro siaj gravegaj kontribuoj pri novorganizo de la lernigo de klasikaj lingvoj inter 1970 kaj 1980, oni titolis lin lasta arkitekto didaktika sur kiu baziĝas la nuntempa horara kaj enhava tabulo de tiuj fakoj.[1]
Skribaĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Liebe, Landleben und Krieg bei Tibull. Düsseldorf 1954 (disertacio, Marburg)
- mit Heinrich Waterphul: Die Gedichte des Archipoeta. Einführung, Text und Kommentar. Heidelberg 1958
- Res Romanae. Ein Begleitbuch für die lateinische Lektüre. Frankfurt am Main 1959. Lasta prilaboro Berlin 2008
- Hellenika. Einführung in die Kultur der Hellenen. Frankfurt am Main 1964. Lasta prilaboro Berlin 2002
- Berufsvorbereitung und grundlegende Geistesbildung. Heutige Aufgaben des Gymnasialunterrichts. Frankfurt am Main/Berlin/Bonn/München 1967
- Interpretationen lateinischer Schulautoren. Mit einer didaktischen Einführung. Frankfurt am Main 1968. Dua eldono 1970
- Impulse für die lateinische Lektüre. Von Terenz bis Thomas Morus. Frankfurt am Main 1979
- Der Archipoeta, lateinisch und deutsch. Berlin 1992
- Seneca und wir. Zugänge zur Aktualität seiner Lehre. Bamberg 1992
- Das antike Rom. Der Reiseführer, ideal für Studienreisen. Berlin 2009
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Wer ist wer? Das Deutsche Who’s Who. Eldono 2006, p. 749
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Friedrich Maier: "Zum Tod von Prof. Dr. Heinrich Krefeld", ĉe: Forum Classicum, 1/2020, p.21–22