Heinrich Molenaar

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Heinrich Molenaar (naskiĝis la 16-an de junio 1870 en Saarbrücken, mortis 1965). Li laboris kiel instruisto kaj dum sia tuta vivo okupiĝis pri la etika demando, kiel vivi en sia animo en konkordo kun dio. Li engaĝis sin kontraǔ vakcinado, faris prelegojn pri la positivismo de Auguste Comte kaj inventis la planlingvon Universal, en kiun li tradukis grandan parton de la Biblio, poemojn, prozon kaj dramojn. Molenaar ankaŭ verkis kelkajn sonetarojn. La Franca-Germana Ligo, kiun li fondis, klopodis kontribui al konsento kun la Francio antaǔ la Unua Mondmilito.