Saltu al enhavo

Heinrich Petri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henricus Petrus
(1508-1579)
"Pri la revolucio de la ĉielaj globoj", verko de Nikolao Koperniko eldonita de Heinrich Petri, en 1566.
"Pri la revolucio de la ĉielaj globoj", verko de Nikolao Koperniko eldonita de Heinrich Petri, en 1566.
Persona informo
Naskiĝo 1508
en Bazelo, Svisio
Morto 24-a de aprilo 1579
en Bazelo, Svisio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Svislando Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Infanoj Sebastian Henricpetri (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo eldonisto
presisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo eldonado kaj gravurado Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Bazelo vd
Aktiva dum 1528–1579 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

  Heinrich PETRI estis svisa libristo, presisto kaj publikigisto, aktiva en Bazelo. Li estis patro de Sebastian Heinrich Petri (1546–1627) kaj proprietulo de la presejo "Officina Henricpetrina" en Bazelo.

Heinrich Petri estis la plej juna filo de la bazela presisto Adam Petri. Ekde la vintra semestro de 1523/1524, li studis ĉe la Fakultato de Belartoj en Wittenberg. Kiam lia patro malsaniĝis kaj mortis aŭtune de 1527, li revenis al Bazelo sen diplomiĝo kaj transprenis la familian entreprenon.

Lia unua presaĵo datiĝas de marto 1528 (Sedulius Scottus: In omnes epistolas Pauli collectaneum, Bazelo, 1528). Petri edziĝis kun iama monaĥino, Dorothea Hütschy, en 1529, la jaro de la Bazela Reformacio. Post ŝia morto pro pesto, li edziĝis kun Barbara Brand, vidvino de la presisto Hieronymus Frobenius, en 1564.

Kovrilo de la unua eldono, presita en Bazelo de Henricus Petrus.

Kiel konsilisto, Heinrich Petri estis membro de la kolegioj por la ekleziaj aferoj kaj de la universitato. En 1556, li estis nobeligita de imperiestro Karolo la 5-a. Ekde 1565, li komencis nomi sian entreprenon "Officina Henricpetrina", kaj liaj filoj kaj iliaj posteuloj poste adoptis la familian nomon Henricpetri. Ekde 1569, liaj filoj Sebastian kaj Sixtus Henricpetri (1547-1579) laboris en la oficejo, kaj Sebastiano daŭre funkciigis ĝin post la morto de ilia patro.

Henrich Petri produktis ĉirkaŭ 500 presaĵojn. Post kiam lia patrino edziniĝis al Sebastian Münster ĉirkaŭ 1529/1530, li povis publikigi la verkojn de ĉi tiu akademiulo, kiu aktivis ĉefe kiel hebraisto kaj kosmografo. Inter multaj aliaj, li publikigis la tutan hebrean "Malnovan Testamenton", presitan kune kun nova traduko, same kiel la Geografion de Ptolemeo kaj la Kosmografion (1540) en ĉiam kreskantaj eldonoj.

Tio igis lin la plej grava presisto de hebreaj libroj kaj geografiaj mapoj de sia tempo. En 1536, li presis la verkojn ("Opera") de Konstanteno Afrikano. Aliaj fokusoj inkluzivis leksikonojn kaj la verkojn de Gerolamo Cardano. Ankaŭ menciindas la dua eldono de la ĉefa verko de Koperniko. Li dungis Conrad Schnitt (1495-1500) kaj Hans Rudolf Manuel (1525-1571) kiel ilustristojn, interalie.

La presmarko de Heinrich Petri prezentas, en pluraj variaĵoj, rokon estantan apartigitan el la nuboj (referencant al la Vorto de Dio) per martelo, aŭ el kiu flamoj estas frapitaj per tiu martelo.[1]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ĉi-artikolo estis tradukita el la germana Vikipedio samnoma.