Jindřich Tutsch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Heinrich Tutsch)
Jindřich Tutsch
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1892 (1892-11-30)
Morto 30-an de novembro 1930 (1930-11-30) (38-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Heinrich Tutsch, ĉeĥe Jindřich Tutsch (1893-1931) estis germana pacifisto kaj esperantisto en Ĉeĥoslovakio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en 1893 en Šumperk. Li studis ĉe komerca altlernejo, parolis plurajn lingvojn, propagandis Esperanton kaj batalis por la paco. En 1922 li fondis en Prago filion de Amikaro de Interpaciĝo, al kiu li dediĉis plejparton de sia tempo kaj strebado per prelegoj kaj konferencoj. Li meritis pri interŝanĝaj feriaj restadoj de ĉeĥaj kaj germanaj infanoj kun celo kunfratigi ambaŭ naciojn. En la gazeto "Sbratření" (Kunfratiĝo) aperadis la rezultoj de tiaj eksperimentoj kaj plurfoje ankaŭ artikoloj pri Esperanto. Li mortis 38-jara pro grava malsano.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Esperanto en la servo de la interpaciĝo de la popoloj (Marto-1923-01)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]