Heinrich von Kleist

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heinrich von Kleist

Bernd Heinrich Wilhelm von KLEIST [klajst] (naskiĝis je la 18-a de oktobro 1777 en Frankfurto ĉe Odro, mortis je la 21-a de novembro 1811 en Berlino) estis prusa poeto kaj beletristo, dram-verkisto.

Li celis en sia verkado la kunigon de la antikva greka kaj la ŝekspira tragedioj, tiel establante novan dramon, kiu superas ĉiujn. Li ne konis kompromison kaj post kelkaj sensukcesaj provoj verkis la dramon Batalo de Hermann (1808, pri la Batalo en la Teŭtoburga Arbaro) kaj la historian dramon Princo de Homburg (1810). La herooj ĝenerale pekas en senbrida incitiĝo, kiun sekvas la sobriĝo kaj la kolapso, formante tiel tripaŝan draman teknikon. La realisma prezento de la evoluo de la heroo estis ĝis tiam nekonata en la germana dramo.

Du elstaraj verkoj liaj estis la amuzverko La rompita kruĉo (1852) kaj la novelo Mikaelo Kohlhaas (1810).

Li konatiĝis en 1809 kun Henriette Vogel, kiu suferis je kancero kaj esprimis pli kaj pli ofte la deziron je morto. En 1811, la fortiĝanta cenzuro malfaciligis vivtenon de la verkisto. La 21-an de novembro li pafmortigis sian amikinon – je ŝia peto – kaj poste mortigis sin mem, en proksimo de lago Wannsee ĉe Potsdam.

Listo de verkoj

Dramoj

  • Die Familie Schroffenstein (familio Schroffenstein, 1803)
  • Der zerbrochne Krug (La rompita kruĉo, amuzaĵo, 1806)
  • Amphitryon (Amfitriono, komedio, 1807)
  • Penthesilea (Pentezileo, 1808)
  • Die Hermannsschlacht (la batalo de Hermann, 1808)
  • Das Käthchen von Heilbronn (Katarinjo de Heilbronn, 1810)
  • Prinz Friedrich von Homburg (Princo Frideriko de Homburg, multlingve tradukita kiel "la princo de Homburg; 1810)

Rakontoj

  • Das Erdbeben in Chili (la tertremo en Ĉilio, 1807)
  • Die Verlobung in St. Domingo (la fianĉiĝo en Santo Domingo, 1808)
  • Das Bettelweib von Locarno (la almozulino de Locarno, 1810)
  • Die heilige Cäcilie oder die Gewalt der Musik (sankta Cecilio aŭ la povo de la muziko, 1810)
  • Der Zweikampf (la duelo, 1811)
  • Der Findling (la trovita infano, 1811)

Noveloj

  • Die Marquise von O… (la markizino de O…, 1808)
  • Michael Kohlhaas (1810)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke Lia aŭtora paĝo ĉe projekto Gutenberg germane greke Lia paĝo ĉe Teatro di Nessuno (itale)

Ŝablono:Ĝermo-biografio