Heinrichswil-Winistorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Heinrichswil)
Heinrichswil-Winistorf
Blazono de Heinrichswil-Winistorf
Blazono de Heinrichswil-Winistorf
Blazono de Heinrichswil-Winistorf
Heinrichswil-Winistorf vidita el balono (Heirichswil videblas en la centro de la bildo, Mösli maldekstre kaj Winistorf supre de ĝi)
Heinrichswil-Winistorf vidita el balono (Heirichswil videblas en la centro de la bildo, Mösli maldekstre kaj Winistorf supre de ĝi)
Heinrichswil-Winistorf vidita el balono
(Heirichswil videblas en la centro de la bildo,
Mösli maldekstre kaj Winistorf supre de ĝi)
former municipality of Switzerland
Kantono Soloturno
Komunumo(j) Drei Höfe
Geografia situo CH1903: 614976 / 222998 (mapo)47.1577777777787.6361111111111Koordinatoj: 47° 9′ N, 7° 38′ O; CH1903: 614976 / 222998 (mapo) f1
Nombro de loĝantoj 556
Areo 3,10 km²
Alteco 475 m super marnivelo
Poŝtkodo 4558
Mapo de Heinrichswil-Winistorf
Mapo de Heinrichswil-Winistorf
Mapo de Heinrichswil-Winistorf
vdr

Heinrichswil-Winistorf estas iama komunumo en la distrikto Wasseramt en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 556 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010. Ek de la 1-a de januaro 2013 ĝi formas parton de la nova komunumo Drei Höfe.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Heirichswil-Winistorf situas en la Svisa Mezlando sur la flotebenaĵo de la rivero Emme en kamparo, kiun kreis la glaĉeroj de la lasta malvarmepoko. La komunumo Heinrichswil-Winistorf konsistas el la tri vilaĝoj Heinrichswil, Mösli kaj Winistorf. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,10 km², de kiuj 42% estas kovritaj de arbaro, 52% servas por agrikulturo kaj 6% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La iama komunumo Heinrichswil-Winistorf limis en nordo al Hersiwil, en nordoriento al Aeschi, en oriento al Seeberg (BE), en sudoriento al Hellsau (BE), en sudo al Höchstetten (BE), en sudokcidento al Willadingen (BE), en okcidento al Recherswil, kaj en nordokcidento al Halten.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Heinrichswil-Winistorf situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Ĝi atingeblas per flankaj vojoj de Kriegstetten, Höchstetten kaj Asechi. Per buslinio de Aeschi al Kriegstetten la komunumo estas konektita al la publika transportreto. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas 4 kilometrojn nordokcidente apud Kriegstetten.

Historio[redakti | redakti fonton]

La iama komunumo Heinrichswil-Winistorf estis kreita la 1-an de januaro 1993 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Heinrichswil kaj Winistorf. Mösli ĝis tiam estis parto de Winistorf. Sub la malnova reĝimo ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Heinrichswil formis komunumon kune kun Hersiwil. Ek de tiam ĝis 1854 ekzistis triopa komunumo Hersiwil-Heinrichswil-Winsitorf. En la jaro 1854 el la tri vilaĝoj fariĝis memstaraj komunumoj.

La unua dokumenta mencio de Heinrichswil datiĝas el la jaro 1317 per mencio de Cristan von Heinrichswile. Kiel parto de la senjorujo Kriegstetten-Halten Heinrichswil kaj Winistorf fariĝis en la jaro 1466 havaĵo de la urbo Soloturno, kiu en 1665 ankaŭ akiris al superan jurisdikcion pri la du vilaĝoj. [2]

Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 Heinrichswil-Winistorf estis kunigita kun Hersiwil al la nova komunumo Drei Höfe.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]