Heinz Trommeschläger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heinz Trommeschläger
2006 en Wasserbillig apud Mozelo

Heinz TROMMESCHLÄGER, naskiĝinta la 11-an de oktobro 1934 kaj mortinta la 24-an de oktobro 2007, estis germana esperantisto.

Li naskiĝis en Bad Godesberg kaj plenkreskis en Namedy, hodiaŭ parto de la urbo Andernach apud Rejno. 1959 li ordiniĝis katolika pastro en Trier apud Mozelo. Kiel vikario li deĵoris en Wadern (ĝis 1964) kaj en Saarbrücken-Dudweiler (ĝis 1965). Poste li fariĝis paroĥestro en Heimbach apud Nahe (ĝis 1972), en la partoj Oberkirchen kaj Grügelborn de la komunumo Freisen (ĝis 1989), en Langsur, en Igel, ties parto Liersberg kaj en Mesenich. 1999 li pensiiĝis. Li mortis post unutaga restado en hospitalo en Trier, kaj estis entombigita la 2-an de novembro 2007 en Andernach-Namedy sur la tombejo proksime de la preĝejo de S-ta Bartolomeo.

Du interesajn hobiojn li havis: Kiel kuniklobredisto li ricevis majstran diplomon pro speciala bruna bredaĵo «havannafarbige Weißgranne»; kiel ŝafisto li antaŭiris sian gregon, procesie enmarŝante en sia lasta paroĥo Langsur, por tie komenci sian paŝtistan servon.

Heinz Trommeschläger jam estis pensiita paroĥestro, kiam li en la jaro 2004 eklernis Esperanton. Li lernis mirige rapide kaj bone kaj estis fervora por la amata lingvo. Li partoprenis Esperanto-kunvenojn, kiom permesis tion al li lia sanstato, kaj li fariĝis membro de la IKUE-laborunuiĝo en la diocezo Speyer kaj de la esperant-lingva sekcio de la preĝkomunumo «Kunviva Rozario».[1]Sian lastan esperantan meson li celebris fine de septembro 2007 en Zell apud Mozelo, kie li libere parolante predikis. Tiam li diris al la esperantistaj geamikoj: «Mi bedaŭras, ke mi vin ne ekkonis jam antaŭ tridek jaroj». Kaj kvin tagojn antaŭ sia morto li retro- kaj antaŭenrigardante skribis: «Mi tre ŝatis celebri la sanktan meson kun vi, kaj mi nur deziras, ke miaj diversaj malsanoj permesas ripeti tion».

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. informoj pri la preĝkomunumo Kunviva Rozario en Esperanto (arkivigite laŭ stato de januaro 2016)