Heinzelmännchen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
fontano en Kolonjo bildigas iujn el la bonvolaj, helpaj domaj nanoj Heinzelmännchen

La Heinzelmännchen [Hajnclmenhn] laŭ popola kredo estis fantaziaj helpaj domaj fantomoj aŭ helpaj "domaj elfoj", kiuj en la urbo Kolonjo nokte venis por fari la laborojn de la civitanoj, kiam tiuj dormis. Laŭ popola kredo ili tiom longe farus tiun grandege helpan laboron kiom neniu provus observi ilin, sed iuj tre scivolaj civitanoj tamen nokte klopodis kaj sukcesis vidi la fabelajn estaĵojn, tiel ke ili por ĉiam malaperis el la urbo, kaj cixujn laborojn de tiam devis fari la civitanoj mem. Laŭlegende la fantaziaj estaĵoj grandis nur kelkdek centimetrojn, havis diverskolorajn pintajn ŝtofajn ĉapelojn kaj evidente ege diligentis, kio apartenigas ilin al la grupo de koboldoj kaj nanoj.

La etnologino Marianne Rumpf (1921–1998) en artikolo[1] de la faka magazino Fabula de 1976 havas du hipotezojn pri la etimologio de la nomo. Unuflanke Heinzelmännlein[2] estis malnova germana nomo por la planto mandragoro,[3], uzata por doma fantomo. Aliflanke Heinz[4] estis iloj por forkonduko de akvo en minado. La laboristoj kiuj helpe funkciigis tiujn ilojn povus esti nomataj Heinzelmänner[5]

Kolonja legendo[redakti | redakti fonton]

La legendo unuafoje skribe aperas en 1826, en libro de la kolonja verkisto Ernst Weyden (1805–1869) kiel mallonga prozaa rakonto. La rakonto komenciĝas per la enkonduko: "Eble ne pasis pli ol 50 jaroj, post kiam en Kolonjo la tiel nomataj "Heinzelmännchen" aventure aktivis. Estis malgrandaj nudaj viretoj, kiuj faris ĉiaspecajn laborojn, baki panon, lavi vestaĵojn kaj pluaj tiaj domaj laboro, tiel oni rakontis, sed neniam iu vidis ilin". [6]

La legendo tamen tutgermanie populariĝis nur dek jarojn pli poste, en balado, do en poema formo, fare de la pentristo kaj poeto August Kopisch (1799–1853), kiu transferigis la legendon el la origina loko el la montareto Siebengebirge al la urbo Kolonjo.

Wie war zu Cölln es doch vordem, Kiom agrablis la vivo en Kolonjo
Mit Heinzelmännchen so bequem! en antaŭaj tempoj kun la "Heinzelmännchen".
Denn, war man faul:.... man legte sichĈar, se oni pigris, oni kuŝiĝis
Hin auf die Bank und pflegte sich: sur la benkon kaj flegis sin:
Da kamen bei Nacht, Nokte venis,
Ehe man’s gedacht, antaŭ ol oni pensintus,
Die Männlein und schwärmtenla viretoj kaj diskuris ĉien.
Und klappten und lärmtenIli klakis kaj bruis,
Und rupftenkaj plukis
Und zupftenkaj pluketis
Und hüpften und trabtenkaj saltis kaj kuris
Und putzten und schabten..... kaj purigis kaj skrapis
Und eh ein Faulpelz noch erwacht,... kaj antaŭ ol la pigrulo vekiĝis
War all sein Tagewerk..... bereits gemacht!       ĉiu taga laboro ... jam estis farita!

August Kopisch: Gedichte[7]

Parencoj[redakti | redakti fonton]

Parencaj figuroj estas la bonvolaj mitologiaj estaĵoj Brownies el Anglalingvio aŭ la Tomtar el Laponio, kiuj tie laŭdire alportas la kristnaskajn donacojn. La "Heinzelmännchen" estis inter la modeloj de la fine de la 19-a jarcento en Germanlingvio populariĝintaj statuetoj de ĝardenaj nanoj, germane Gartenzwerge, kiuj amase ekdekoris etburĝajn ĝardenojn kaj ĝardenetojn, kaj fariĝis la celo de mokoj de intelektuloj kontraŭ la laŭdira malvastvida perspektivo de la etburĝoj.

En Nederlando similspecaj estaĵoj nomatas Kabouters. En la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj tie ekestis vera kulto pri tiuj fikcieaj estaĵoj, aparte pro la aminde ilustrita libro "La granda libro de Kabouters. La plena vero pri deveno, vivo kaj laborado de la nana etno" de Wil Huygen kaj Rien Poortvliet. Ripete publikigixs novaj ekkonoj pri la fikciaj nanoj en apartaj esploraj kluboj, kaj homoj tre klopodis foti la timidajn estaĵojn.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

la fontano en Kolonjo pri la diligentaj nanoj kaj ilia vidiĝo fare de troscivolema urbanino
detalo de la fontano en Kolonjo
la parka skulptaĵo de Werner Richter, en la berlina urbodistrikto Treptow-Köpenick

Proksime de la katedralo de Kolonjo, fontano vidalvide de la tradicia bierfarejo Früh en la strato Am Hof bildigas la diligentajn nanojn. Ekde la jaro 1981 krome en la berlina parko Treptower Park videblas plia skulptaxjo de kvar el la kolonjaj nanoj, el bronzo kaj granito farite de la skulptisto Werner Richter. La artaĵo situas proksime de la strato Bulgarische Straße, inter la ponto Abteibrücke kaj la insulo Treptow (en GDR nomita "Insulo de la junularo"). La kvar nanoj de la skulptaĵo bildiĝas tuj post kiam ili estis ekvidataj fare de troscivolema urbanino, kaj subenfalas krutan ŝtuparon. La skulptaĵo konsideriĝas esti inter la aparte sukcesaj, kaj ne nur politike motivigitaj, skulptaĵoj de la eksa komunisma ŝtato GDR. Pro ĝi post la reunuiĝo de Germanio iniciiĝis urbopartnereco inter la berlina urbodistrikto Treptow-Köpenick kaj la urbo Kolonjo.

Literaturo germanlingva pri la tempo[redakti | redakti fonton]

  • Ernst Weyden: Cöln's Vorzeit. Geschichten, Legenden und Sagen Cöln's, nebst einer Auswahl cölnischer Volkslieder. Eldonejo Schmitz, Kolonjo 1826 (rete legebla en la germanlingva vikipedia retejo vikifontaro, vidu la alineon "notoj" sube)
  • August Kopisch: Gedichte. Eldonejo Duncker & Humblot, Berlino 1836 (same rete legebla en la germanlingva vikipedia retejo vikifontaro, ankaŭ pri tio vidu la alineon "notoj" sube)
  • Rien Poortvliet, Wil Huygen: Das große Buch der Heinzelmännchen. Die ganze Wahrheit über Herkunft, Leben und Wirken des Zwergenvolkes. Traduko el la nederlanda. Eldonejo Ullstein, Frankfurto ĉe Majno. 1989. ISBN 3-548-20323-X
  • Die Heinzelmännchen (und andere Geschichten aus Opas altem Buch), kompaktdiska sondramo, eldonejo uccello
  • Handbuch von Köln, Verlagsanstalt Hermann Wieger, Kolonjo 1925
  • Yvonne Plum: Kölner Brunnen, Hayit Verlag Kolonjo 1992
  • Hans-Jürgen Mende und Kurt Wernicke (eld.): Berliner Bezirkslexikon Treptow-Köpenick, Berlin 2009, ISBN 978-3-89542-153-2

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Marianne Rumpf: artikolo "Wie war zu Cölln es doch vordem mit Heinzelmännchen so bequem. Fabula, 17/1 (1976), paĝoj 45–74
  2. Johann Christoph Adelung: Das Heinzelmännlein
  3. Der Alraun
  4. Johann Christoph Adelung: Der Heinz
  5. Rumpf, paĝo 70
  6. germanlingve la origina rakonto de Ernst Weyden el la verkaĵo "Cöln's Vorzeit" de 1826 legeblas en la germanlingva vikipedia retejo vikifontaro.
  7. August Kopisch: Gedichte. Berlin, Duncker und Humblot, 1836, paĝo 98, unua strofo. La kompleta teksto legeblas en la germanlingva vikipedia retejo vikifontaro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]