Heitor Villa-Lobos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Heitor VILLA-LOBOS)
Heitor Villa-Lobos
Persona informo
Naskonomo Heitor Villa-Lobos
Naskiĝo 5-an de marto 1887 (1887-03-05)
en Rio-de-Ĵanejro
Morto 17-an de novembro 1959 (1959-11-17) (72-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo
Familio
Patro Raul Villa-Lobos
Edz(in)o Arminda Villa-Lobos
Okupo
Okupo komponisto • koreografo • dirigento • muzikologo • gimnazia instruisto • klasika gitaristo • pianistogitaristo
Verkoj String Quartet No. 14
Chôros No. 1
String Quartet No. 3
Bachianas Brasileiras
vdr
Heitor Villa-Lobos proks. 1922

Heitor Villa-Lobos (naskiĝis la 5-an de marto 1887 en Rio-de-Ĵanejro, mortis la 17-an de novembro 1959 en Rio-de-Ĵanejro) estas unu el la plej konata komponisto el Sudameriko.

Li ricevis siajn unuajn lecionojn el sia patro, Raúl, kiu laboris ĉe la Nacia Libraro, en Rio de Ĵaneiro, kaj li estis bona muzikanto amatora. Raúl Villa-Lobos instruis sian filon ekde tre juna aĝo lerni violonĉelon, uzante aldviolonon unue tiucele. Violonĉelo restis instrumento dumviva por Heitor. Tiu instrumento, kiun li studis tre serioze, aldone al gitaro, kiun li lernis per si mem en la stratoj de Rio kaj poste li disvolvis sian klerigon pri ĝi ĝis supera nivelo studante la plej gravajn komponistojn disponeblajn ĉe gitara literaturo je la komenco de la jarcento. La amo de Villa-Lobos por ambaŭ instrumentoj igis lin verki multajn pecojn kun surprizantaj instrumentaroj. Kiam lia patro mortis en 1899, la patrino devis eduki lin kaj liajn gefratojn ŝi mem. Sed Villa-Lobos estis nekonstanta knabo, kaj li preferis kunhavi bohemian vivon ĉe popolaj muzikistoj ol ĉeesti kuracistajn studojn intencitajn por li. Kun tiuj popolaj muzikistoj li sukcesis praktiki arto improvizi akompanadon gitaran por melodioj kapricaj de choro. Dum li ĉeestis gitarajn lecionojn de najbaro, li devis kaŝi ĝin al patrino, kvankam ne pro tio li ne komponis por ĝi. La unuan verkon por gitaro estis Mazurkon en Re (1899) kaj Panqueca (1900). Lia patro lasis multvaloran libraron, kaj Villa-Lobos malkovris, ke li povis vendi kelkajn belajn librojn al librovendejoj po granda kvanto.

Dum Villa-Lobos kreskis, li restis membro de grupo direktita de Quincas Laranjeiras, kiu tradicie organizis kunvenojn je Strato Carioca. Juna Villa-Lobos ludis gitaron kaj influoj el tiuj tempoj prezentas ĉe lia Unua Bacchiana Brasileira (brazila Bach-a komponaĵo), kies fugo li komponis laŭ la stilo de Satiro Bilhar, alia popola ludanto. Baldaŭ sekvis nova aro da guitar pecoj: Valsa Brillante (brila valso, 1904), Fantasia (Fantazio, 1909), Tarantela (Tarantelo, 1910), Simples (simpluloj, 1911), kaj Oito Dobrados (ok duoblitaj, 1909/12). Tamen, lia unua grava verko tiam estas la Suite Popular Brasileira (Sŭito popola brazila, 1908/12), kiun publikigis poste Max & Eschig en Parizo.

Tra Brazilo[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ sia preskaŭ malriĉa maniero vivi, Villa-Lobos klopodis fini sian akademian edukado en Lernejo São Bento, sed post kelkaj monatoj, li resignis. Inter 18-a kaj 28-a jaraĝo li vojaĝis tra Brazilo. Por havi monon li vendis la ceteron libraron de sia patro por financi sian unuan vojaĝo al Nordoriento de Brazilo kaj li studis la muzikon de popolajn kantistojn surloke, ilian stilon de interpretado kaj iliajn instrumentojn. Per meminventita stenografio li registris melodiojn, defiojn kaj aŭtojn, kaj ankaŭ tragikajn dancojn kaj eventuale kolektis pli ol mil muzikajn temojn kaj ritmojn. Tiu ega materialo estis la ĉefa fonto por liaj unuaj verkoj post kiam li reiris al Rio. Tamen, li baldaŭ komencis novan vojaĝon, nun al Suda Regiono, kie li laboris en fabriko de alumetoj en Paranaguá, Paraná, por havi monon. Rilate al muziko, lia ĉeesto estis malkuraĝiga. Tiu zono de la lando estas tre infiltrita de eŭropaj migrantoj kaj tiel proksima al landlimo kun Argentino kaj Urugvajo, ke tiu popola muziko, kiun li povis kolekti, estis malmulte originala.

Denove en Rio-de-Ĵanejro en 1907, Villa-Lobos provis sensukcese submeti sin al disciplino de tehnika instruado pri komponado. Tial li inskribis sin ĉe Nacia Instituto de Muziko kaj ĉeestis harmoniajn lecionojn kun Angelo França kaj komponado kun Frederico Nascimento, ambaŭ sufiĉe konitaj instruistoj tiam. Lia orgojla temperamento kaj abundega imagopovo, kune kun tiu kreiva eksperto, kiun li jam havis, devigis forlasi la klasojn post mallonga tempo, kvankam li prenis miron el siaj instruistoj, aparte de Francisco Braga (1868-1945), kiu daŭre helpis kaj konsilis lin tra tiuj fruaj jaroj de lia kariero. Li studis la metodon pri komponado de Vincent d'Indy kun granda intereso, kaj tiu donis al li gvidon por kreivo lia. Aldone, li legis avide partiturojn de grandaj majstroj, el Bach al Chopin, kaj ankaŭ de grandaj majstroj pri gitaro, kiel Fernando Sor (1778-1839), Ferdinando Carulli (1779-1841), Mateo Carcassi (1792-1841) kaj Mauro Giuliani (1781-1829).

La sekvantan vojaĝon Villa-Lobos iris al Centra Regiono, kaj post tiam li iris al Norda denove. En ŝtato Bahio li aŭskultis Debussy unuafoje. Lia muziko ne impresis lin tre multe, kaj li bezonis, ke Rubinstein, kiun Villa-Lobos konis kelkajn monatojn poste -kiam li revenis al Rio de Ĵaneiro- malkovru al li ĉiujn sekretojn el tiu nova muziko. Verŝajne Villa-Lobos neniam antaŭe studis novajn verkojn de Arnold Schönberg kaj Igor Stravinski, kaj tial liaj ĝistiamajn eksperimentojn oni povas konsideri spontaneaj kaj naturaj.

Koncerto je ĉambro de Jornal do Commercio la 13-an de novembro de 1915 prezentis kelkajn komponaĵojn siajn: la Pianan Triopon 1-an, Sonaton 2-an por violono kaj piano, la Valson ŝercan por piano sola, Lulkanton por violonĉelo kaj piano, kaj kelkajn kantojn oni ludis ricevante disputitajn opiniojn. Postaj programoj sekvis je regulaj intertempoj, kiuj portis la komponiston al publika atento. En 1917 li verkis sian Sesopon Mistikan (Sexteto Místico), kiu reprezentas lian serĉadon de nova lingvaĵo. Villa-Lobos ankoraŭ gajnis sian vivon ludante violonĉelon, sed li komponis pli kaj pli. Lia Choro 1-a, verkita en 1920, signifas la komencon de sia matureco rilate al gitara muziko. Ankaŭ lia populareco kreskis multe post la Semajno de Arto Moderna de 1922, kvankam ĝi estis la plej disputita arta evento dum la unua duonjarcento brazila.

Liaj unuaj muzikaĵoj multe entuziasmigis Artur Rubinsteinon [Rubinŝtajn] dum lia vizito al Brazilo.

En Parizo[redakti | redakti fonton]

Villa-Lobos ricevis financan apogon de brazila registaro kaj aro da riĉuloj, kio permesis lin vojaĝi al Eŭropo. Ekde 1923 ĝis 1930 li vivis en Parizo, sed li ankaŭ vojaĝis intertempe en Brazilon, Bonaerojn kaj ĉefajn eŭropajn ĉefurbojn. Baldaŭ oni akceptis lin ĉe la plej interna franca rondeto muzika. Tie lia sukceso estis ega: koncertoj pri siaj muziko, kiujn oni performis en 1924 kaj 1927, furoris. Inter tiuj homoj al kiuj li ege rilatis estis Edgard Varèse, Florent Schmitt, Pablo Picasso, Fernand Léger, Sergej Prokofjev kaj Leopold Stokowski. En 1924 li iĝis profesoro pri komponado je la Internacia Konservatorio de Muziko de Parizo, kie li konis d'Indy, el kiu Villa-Lobos ricevis utilajn konsilojn pri komponado. Li ankaŭ konis muzikiston Andre Segovia (1893-1986), tiu fama kaj influa hispana gitaristo, kiu baldaŭ iĝis unu el la plej gravaj performistoj de la muziko de Villa-Lobos. Por Segovia, Villa-Lobos verkis serion de Dekdu studojn (1929), la Introducão ao Choro por orkestro kaj gitaro, kiu aperis tiun saman jaron, kaj ĝi estas la unua el dek-kvar uzante varieblan instrumentaron.

Ree al Brazilo[redakti | redakti fonton]

Statuo.

Reveninte al sia lando, li uzis ilin por komponi kelkajn el siaj plej gravaj verkoj. Ekde tiu tempo, li estis internacie konata. Li vivis ĉiam en Brazilo, sed li vojaĝis plurfoje en Europon, kie li laboris kiel orkestrestro.

En 1930 Villa-Lobos reiris en Brazilon, kie li iĝis, kune kun arĥitektoj, pentristoj kaj aliaj intelektuloj, unu el la plej estimataj artistoj de la nova forte nacia reĝimo kreita de Getulio Vargas. Unue li vivis en São Paulo, sed ĝi baldaŭ iĝis centron de politika malstabileco. Villa-Lobos kunlaboris kun Getúlio Vargas kiel oficiala komponisto de lia reĝimo. Pro lia influo Vargas enkondukis muzikon kiel devigan lernobjekton en gimnazioj kaj mezgradaj lernejoj.

En 1932 li reiris en Rio-de-Ĵanejron kaj fondis la SEMA-n (Inspektaro por Muzika kaj Arta Edukado). Li aktiviĝis pri multaj kampoj pri edukado kaj eĉ fondis orkestron portante sian nomon. Tiuj edukaj aktivaĵoj de SEMA daŭrige agis ĝis la kreado de Nacia Konservatorio por Orfea Kanto la 26-an de novembro de 1942 sub lia respondeco. Li montris grandan entuziasmon pri tiuj aktivaĵoj, disvolvante bravan kvankam koheran programon pri komenca instruado je unuagrada kaj mezgrada instruado, alta trejnado, koncerta organizado kaj konservo da popolaj tradicioj. Dume, kelkajn gitarajn verkojn li kreis: Disdono de floroj (Distriução da Flores, 1937), la Aria das Bachianas Brasileiras 5-a (1938) kaj Ses preludoj (Seis prelúdios, 1940).

Dum tiu periodo Villa-Lobos eliris Brazilon nur por mallongaj vojaĝoj por orkestrodirekti en Argentinio, Urugvajo kaj Ĉilio kaj partopreni la Internacian Kongreson pro Muzika Edukado ĉe Prago (1936), kaj okaze vizitante Vienon. En 1944 li vojaĝis al Usono, kie li reiris ofte kaj kie li atingis solidan famon. Dum tiu unua vizito li direktis la Jensen Sinfonic Orchestra de Los Angeles en programo da verkoj siaj, kaj en 1945 li koncertis en Bostono, Novjorko kaj Ĉikago. Je la fino de la Dua Mondmilito li eblis reiri al Parizo, kie li estis elektita korespondan anon de la Instituto de Francio, anstataŭante mortintan hispanon Manuel de Falla.

Kiam finiĝis la diktaturo de Vargas, oni forpelis la muzikan fakon de publikaj lernejoj kaj Villa-Lobos estis rigardita malbone pro siaj ligoj al faŝismo, kvankam li ideologie neniel ligiĝis al ĝi.

Post sia reveno Villa-Lobos fondis en Rio-de-Ĵanejro la Brazilan Akademion de Muziko, kies prezidanto li estis ĝis sia morto. Kiam lia sano pli malboniĝis, li iris al Novjorko dum kelkaj monatoj por terapio je Memorial Hospital. Li vojaĝis konstante post tio, vizitante ĉiujare Usonon kaj Francion, ĉiam direktante kaj komponante. La Kanto de Poeto de 18-a Jarcento (Canção do Poeta do Século 18, 1953), la Konĉerto por gitaro kaj malgranda orkestreto (Concerto por Violão e pequena Orquestra, 1951) kaj la Verdaj domegoj (Green mansions, 1958) por soprano kaj orkestro kun gitaro, estis liaj lastaj verkoj por gitaro. Li mortis la 17-an de decembro de 1959 en Rio-de-Ĵanejro, 72-jaraĝa.

Lia plej fama muzikaĵo estas "Bachianias Brasileiras" (Brazilaj Baĥaĵoj), muzikila kaj voĉa muzikaĵaro. En tiu ĉi verko, li provis imagi, kion Bach komponus, se li vivus en Brazilo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]