Hej, en herbejo ruĝa viburno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ой, у лузі червона калина
Publikigo 1914
Ĝenro popolkanto

marŝo

Tekstisto Stepan Ĉarneckij k. a.
Komponisto Stepan Ĉarneckij
vdr

Hej, en herbejo ruĝa viburno (ukraine Ой, у лузі червона калина) estas kanto de Stepan Ĉarneckij (1881-1944), kiu fariĝis ukraina popola kanto. Estis kreita en 1914 por teatro "Ruska Besida". Himno de Ukrainaj siĉ-pafistoj, estis populara ankaŭ inter armeanoj de Ukraina Ribela Armeo.

La kanto estis plenumita anstataŭ nacia himno dum la lastaj jaroj de Ukraina SSR kaj ege populara dum la invado de Rusio en Ukrainion (2022).

La plej ofte kantatan unuan strofon esperantigis Petro Palivoda.

Liriko[redakti | redakti fonton]

Originala ukraina teksto Laŭvorta E-traduko Literatura E-traduko de P. Palivoda
Ой у лузі червона калина похилилася,

Чогось наша славна Україна зажурилася.
А ми тую червону калину підіймемо,
А ми нашу славну Україну, гей-гей, розвеселимо!
А ми тую червону калину підіймемо,
А ми нашу славну Україну, гей-гей, розвеселимо!

Hej, en herbejo ruĝa viburno kliniĝis,

Ial nia glorplena Ukrainio ekmalgajis.
Kaj ni tiun viburnon eklevos,
Kaj ni nian gloran Ukrajnion, hej-hej, ekgajigos!
Kaj ni tiun viburnon eklevos,
Kaj ni nian gloran Ukrajnion, hej-hej, ekgajigos!

Surherbeje la viburno ruĝa klinis triste sin,

Malgajiĝis ial nia glora land’ Ukraini’.
Sed ni kune la viburnon ruĝan suprenigos,
Ukrainan nian landon gloran, hej, hej, regajigos ni!
Sed ni kune la viburnon ruĝan suprenigos,
Ukrainan nian landon gloran, hej, hej, regajigos ni!

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]