Hekateo el Mileto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hekateo el Mileto
Persona informo
Naskiĝo 550 a. K.
en Mileto
Morto 475 a. K.
en Mileto
Lingvoj antikva greka
Ŝtataneco Mileto
Okupo
Okupo geografohistoriistoverkisto • mitologo
Verkoj Genealogia
vdr
Laŭsupoza rekonstruo de perdita mondmapo de Hekateo el Mileto

Hekateo el Mileto (naskiĝis ĉirkaŭ 550 a. K., mortis ĉirkaŭ 475 a. K.) estis frua helena historiisto kaj geografiisto.

Lia Priskribo de la Tero (Περίοδος Γῆς / Períodos Gễs aŭ Περιήγησις / Periêgêsis) konsistigas unu el la plej unuaj priskriboj de la mediteranea mondo. En ĝi li provizas precizajn informojn pri la vizititaj regionoj, prezentas la mitologiojn de la popoloj, ties loĝmanierojn, la faŭnojn kaj flaŭrojn. Li estas la unua provinta elfari realecajn priskribojn. Li diris: "Mi estas skribonta tion, kio ŝajnas al mi esti la vero; ĉar tiuj paroloj de la helenoj estas, ŝajnas al mi, multnombraj kaj ridindaj."

En liaj primitaj genealogioj li provis korekti tion, kio ŝajnis al li malvera. Kun li aperas la unua provo (provo! kompreneble, la rezulto ne estas je la alto de la celo) elfari racian kronologion.

Herodoto, vivinta unu generacion poste, multe ĉerpis el liaj verkoj, ne menciante tion.