Heksametro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Je metriko, la heksametro[1] (antikve-greke ἑξᾰ́μετρον, heksámetron, latine hexameter, laŭvorte "ses-mezuto") estas klasika metro, konsistanta el ses piedoj, kiuj estas aŭ daktilojspondeoj.

Heksametro en antikveco[redakti | redakti fonton]

La heksametro estis vaste uzata en la klasikaj Eŭropaj lingvoj, nome antikva greka lingvo kaj latino, plejparte por epopeoj. En tiuj lingvoj, la metriko estas kalkulata laŭ la longo de silaboj; silabo povas esti longa (–), se ĝia vokalo estas longa aŭ se ĝi havas fina(j)n konsonanto(j)n, aŭ mallonga (⏑), se ĝia vokalo estas mallonga kaj mankas finaj konsonantoj.

Jen la skemo de la klasika heksametro:

–⏕ –⏕ –⏕ –⏕ –⏑⏑ –⏒

La heksametro konsistas el ses piedoj. Krom la lasta piedo, la piedoj estas aŭ daktiloj (–⏑⏑) aŭ spondeoj (––). Ofte, paro de du mallongaj silaboj (⏑⏑) estas anstataŭigebla per unu longa silabo (–) en klasika metriko, ĉar ambaŭ konsistas el du moraoj.

La kvina piedo en heksametra verso devas esti daktilo, ne spondeo.

La lasta sesa piedo en heksametra verso estas ordinare spondeo (––). Tamen, ĝenerala regulo de klasika metriko, tio de longaĵo anstataŭ mallongaĵo (latine brevis in longo), permesas ke la lasta silabo en verso, eĉ se ĝi estus ordinare mallonga, estas kalkulata kiel longa silabo; tial, la lasta piedo en heksametra verso povas esti fakte anstataŭe trokeo (–⏑).

Helena heksametro[redakti | redakti fonton]

La klasika heksametro devenas de helena literaturo. La plej fruaj poeziaj dokumentoj en heksametroj estas la verkoj Iliado kaj Odiseo de Homero. Poste, Heziodo verkis siajn poemojn Teogonio kaj Verkoj kaj Tagoj dum la 8-a jarcento a.K..

Latina heksametro[redakti | redakti fonton]

Kune kun la ĝenerala influo de helena civilizacio en Romio, la helena metriko, specife la heksametro, iĝis ĝenerale akceptata en Romio dum la klasika periodo, kaj anstataŭigis la metrojn de arkaika latino (ekz. saturna verso latine versus saturnius).

Ekde la poeto Ennio, la heksametro populariĝis en la latina literaturo. Ĝi ne nur estis la verso de la verkoj Eneado kaj Metamorfozoj de Ovidio, sed ankaŭ ekzemple de la instrua poemo De Rerum Natura de Lukrecio, de la Sermonoj de Horacio kaj de la verkoj Bucolica kaj Georgica de Vergilio.

Heksametroj en modernaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Poetoj en diversaj Eŭropaj lingvoj provis adapti la klasikan heksametron al siaj naciaj lingvoj. En multe da tiuj lingvoj, la metriko estas ordinare kalkulata laŭ la akcenton de silaboj, ne laŭ longo; en tiuj lingvoj, la simbolo "–" signifas akcentatan silabon, kaj "⏑" senakcentan silabon.

Heksametro en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Hekzametroj aperis en Esperanto tre frue. Jam en 1895 aperis la traduko de Iliado (neplena) tradukita de Abram Koffman. La skemo de la heksametro de Koffman estas jena:

–⏑(⏑) –⏑(⏑) –⏑(⏑) –⏑⏑(⏑) –⏑(⏑) –⏑

(kie – estas akcentita silabo, ⏑ estas silabo neakcentita, (⏑) signifas nenepran silabon). Jen ekzemplo (el Libro Ⅰ, vv 26–32):

Gardu vin, / ke, malju- / nulo, mi / vin plu ne / vidu ĉe / ŝipoj
–⏑⏑ ⏑⏑⏑ –⏑⏑ –⏑⏑ –⏑⏑ –⏑
Larĝaj, nun — / pro malra- / pido aŭ / poste — / pro la re- / veno:
–⏑⏑ ⏑⏑⏑ –⏑⏑ –⏑ ⏑⏑⏑ –⏑
Ĉar mal- / certe vin / helpos la / sceptro kaj / krono de l’ / dio.
⏑⏑ –⏑⏑ –⏑⏑ –⏑⏑ –⏑⏑ –⏑
Ŝin do mi / ne refor- / donos an- / taŭe ol / ŝi malju- / niĝos
–⏑⏑ –⏑⏑ –⏑⏑ –⏑⏑ –⏑⏑ –⏑
Hejme, en / Argo, ĉe / mi, malprok- / sime de / ŝia pat- /rujo,
–⏑⏑ –⏑⏑ –⏑⏑ –⏑⏑ –⏑⏑ –⏑
Labora- / dante tek- / saĵon, kaj / mia kun- / kuŝan- / tino.
⏑⏑⏑ –⏑⏑ –⏑⏑ –⏑⏑ –⏑ –⏑
Sed vi for- / iru kaj / min ne eks- / citu, ke / sana vi / restu.
⏑⏑⏑ –⏑⏑ –⏑⏑ –⏑⏑ –⏑⏑ –⏑

En 1906 (19 jaroj post la kreado de la lingvo) Henri Vallienne tradukis Eneadon de Vergilio heksametre. La skemo de la heksametro de Valienne estas jena:

–⏑⏑ –⏑⏑ –⏑⏑ –⏑⏑ –⏑⏑ –⏑

(kie – estas akcentita silabo, ⏑ estas silabo neakcentita). Jen ekzemplo (el Libro Ⅰ, vv. 1–7):

Armojn mi / kantas kaj / viron, u- / nua el / bordoj Tro- / janaj
–⏑⏑ –⏑⏑ –⏑⏑ –⏑⏑ –⏑⏑ –⏑
kiu el- / venis, fa- / tale pu- / ŝita, kaj / ĝis Lavi- / nujo,
–⏑⏑ –⏑⏑ –⏑⏑ –⏑⏑ ⏑⏑⏑ –⏑
lando I- / tala, long- / tempe tra / tero kaj / maro va- / gadis,
–⏑⏑ –⏑⏑ –⏑⏑ –⏑⏑ –⏑⏑ –⏑
dia de / volo; ĉar / lin perse- / kutis Ju- / nona ko- / lero.
–⏑⏑ –⏑⏑ –⏑⏑ –⏑⏑ –⏑⏑ –⏑
Grandajn ba- / talojn li / ankaŭ su- / feris, dum / urbon kons- / truis
–⏑⏑ –⏑⏑ –⏑⏑ –⏑⏑ –⏑⏑ –⏑
kaj al La- / tujo al- / portis di- / aĵojn; el / kie La- / tina
⏑⏑⏑ –⏑⏑ –⏑⏑ –⏑⏑ –⏑⏑ –⏑
raso, kaj / Albaj pra- / patroj kaj / altaj de / Romo mu- / regoj.
–⏑⏑ –⏑⏑ –⏑⏑ –⏑⏑ ⏑⏑⏑ –⏑

En 1913 aperis la antologio El Parnaso de Popoloj, kie aperis kelkaj latinaj versaĵoj (tradukitaj de Antoni Grabowski). La heksametro, kiun uzis Grabowski, estas

–⏑(⏑) –⏑(⏑) –⏑(⏑) –⏑(⏑) –⏑(⏑) –⏑

(kie — estas akcentita silabo, ⏑ estas silabo neakcentita, (⏑) signifas nenepran silabon), t.e. sama, kiel ĉe Koffman.

Do nun en Esperanto ekzistas du variantoj de heksametro, ambaŭ estis uzitaj de diversaj famuloj (Valienne kaj Grabowski). Necesas rimarki, ke ĉiuj heksametroj de Valienne-varianto povus aperi en Grabowski-sistemo (kaj aperas tie sufiĉe ofte, vidu ekzemplon el Iliado), sed ne ĉiuj Grabowski-heksametroj povus esti en Valienne-sistemo.

Heksametro en la angla lingvo[redakti | redakti fonton]

Pluraj poetoj provis adapti la klasikan heksametron al la angla lingvo, sed plejmulto el ili ne estas juĝata sukcesa. La plej konata anglalingva heksametro estas la eposo Evangeline far Henry Wadsworth Longfellow. Jen la unuaj kelkaj versoj:

This is the / forest pri / meval. The / murmuring / pines and the / hemlocks
—⏑⏑ —⏑⏑ —⏑⏑ —⏑⏑ —⏑⏑ —⏑
Bearded with / moss, and in / garments / green, indis-/ tinct in the / twilight,
—⏑⏑ —⏑⏑ —⏑ —⏑⏑ —⏑⏑ —⏑
Stand like / Druids of / eld, with / voices / sad and pro- / phetic,
—⏑ —⏑⏑ —⏑ —⏑ —⏑⏑ —⏑

Heksametro en la franca lingvo[redakti | redakti fonton]

Kanto 65 de Jean Antoine de Baïf, verkita en heksametro, en unika ortografio

Fonologia akcento mankas en la franca lingvo, kaj tial moderna franclingva metriko ĝenerale nur kalkulas nombron de silaboj. Tamen, provoj al silablongeca metriko ekzistadis.

Dun la renesanco, poeto konata simple kiel Mousset tradukis la originale heksametran Iliadon en la francan laŭ “antikvaj metroj” (france mesurées à l’antique), sed tiu traduko estas nun perdita. La plej konata inter tiuj renesancaj francaj heksametristoj estas Jean-Antoine de Baïf (1532–1589), kiu verkis multajn versojn longometrikajn, interkiuj estas multaj heksametroj. Jen ekzemplo (el “Kanto 65”):

Vienne le / beau Nar- / cis qui ja- / mais n’aima / autre si- / non soi,
—⏑⏑ —— —⏑⏑ —⏑⏑ —⏑⏑ ——

Por tiu celo, Baïf inventis novan ortografian sistemon por la franca, kiu klarigis la longon de la vokaloj.

Dum la 20-a jarcento, poetoj ree faris plurajn provojn al metrika traduko de la klasikaj Eŭropaj eposoj. Ekzemple, André Markowicz tradukis la epopeeton Poemo 64 de Katulo per akcenta heksametro:[2]

C’est ain- / si que tu / m’as arra- / chée aux au- / tels de mes / pères ;
—⏑ —⏑⏑ —⏑⏑ —⏑⏑ —⏑⏑ —⏑

En la franca lingvo, akcento ne estas fonologia, tamen fonetike akcento tipe okazas ĉe la lasta silabo de vortoj; la traduko de Markowicz uzas tion por akcente rekrei la heksametron.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: heksametr/o
  2. Markowicz, André. (1985) Le Livre de Catulle (france). L’Âge d’Homme.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]