Hel (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hel estas en la ĝermana mitologio la nomo kaj de malsupra mondo kaj ankaŭ de ĝia regantino.

La diino el la gento de la gigantoj

Hel, kiel diino de la mortintoj, estas la filino de Loki kaj de la gigantino Angrboda. Tamen, ŝi ne apartenas al la gento de la dioj Azoj, sed al la gigantaro. Ŝia haŭto estas duonparte normalkolora, duonparte blu-nigra,; tio signifas, ke ŝi estas duone vivanta, duone morta. Kune kun ambaŭ ŝiaj gefratoj, la lupo Fenrislupo kaj la serpento Midgardserpento, ŝi estis alportata de la dioj azaj ĝis Asgard, ĉar la dioj havis timon pro la geinfanoj de Lokio.

La malsupra mondo

Kiel malsupra mondo, Hel estas la subtera mondo de la mortintoj, kiu kuŝas sub la radikoj de la arbego de la mondoj, la frakseno Igdrasilo, skribita en la sagaoj islandaj : Yggdrasil, transe de la rivero de la Morto, Gjöll.

Nomo

Sia nomo donis la vorton hell kiu signifas inferno angllingve.