Helada periodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Helada estas moderna arĥeologia termino por identigi sinsekvon de periodoj karakterizantaj la kulturon de la kontinenta antikva Grekio dum la bronzepoko.

La esprimo Helada periodo ((aŭ Helada kulturo, aŭ Helada civilizo) estas kutime uzita en arkeologio kaj art-historio. Ĝi estis intencita por kompletigi du paralelajn terminojn, la "Cikladan kulturon", en referenco al la Egea bronzepoko kaj la "Minoan ", en referenco al la civilizo de Kreto.

La skemo validas ĉefe por ceramiko kaj estas parenca datada sistemo. La ceramikaĵo de iu ajn ejo kutime estas akordigebla al "Frua", "Meza" kaj "Malfrua" helada kulturo, surbaze de stilo kaj tekniko.

Helada socio kaj kulturo havas precedencojn en la Neolitika periodo en Grekio kun multaj novigoj evoluigitaj dum la dua kaj tria fazoj de la Frua Helada periodo (2650-2050 / 2000 aK), kiel bronza metalurgio, monumenta arkitekturo kaj fortikaĵoj, hierarkia socia organizo kaj viglaj kontaktoj kun aliaj areoj de la Egea Maro. Ĉi tiuj novigoj pli ŝanĝiĝis dum la Meza Helada periodo (2000 / 1900-1650 aK), markita per la disvastiĝo de Miniaj komercaĵoj kaj la Malfrua Helada periodo (1650-1050 aK), kiu estis la tempo, kiam mikena Grekio floradis.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La tri esprimoj "Helada", "Ciklada", kaj "Minoa" referencas al loko de la origino. Tiel oni povas trovi "Mezajn Minoajn" objektojn en la Cikladaj, sed ili ne estas laŭ tiu enlistigo Mez-Cikladaj. La skemo emas esti malpli aplikebla en areoj sur la periferio de la Egeo, kiel ekzemple al Levantenio. Ceramikaĵoj povus imiti Heladan aŭ Minoan kulturajn modelojn kaj tamen esti loke fabrikitaj.

Periodigo[redakti | redakti fonton]

Piedinga vazo kun polpodekoraĵo, Rodiso, Malfrua helada III C1, ĉ. 1200–1100 aK (Louvre).

La "Frua", "Meza" kaj "Malfrua" skemo povas esti aplikita je diversaj niveloj. Anstataŭ uzi tiajn maloportunajn esprimojn kiel "Frua komenco", arkeologoj laŭ konvencio uzas I, II, III por la dua nivelo, A, B, C por la tria nivelo, 1, 2, 3 por kvara nivelo kaj A, B, C por la kvina. Ne ĉiuj niveloj ĉeestas en ĉiu loko. Se aldonaj niveloj estas necesaj, plia "Frua", "Meza" aŭ "Malfrua" povas esti aldonita. La Helada periodo estas subdividata jene:

Periodo Proksimuma dato
Frua Helada I 3200/3100–2650 aK.
Frua Helada II 2650–2200/2150 aK.
Frua Helada III 2200/2150–2050/2000 aK.
Meza Helada 2000/1900–1550 aK.
Malfrua Helada I 1650–1500 aK.
Malfrua Helada II 1500–1400 aK.
Malfrua Helada III 1400–1050 aK.

Setlejoj de la Helada periodo[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiuj estas la ĉirkaŭkalkulata loĝantara nombro de vilaĝetoj, vilaĝoj kaj urboj de la Helada periodo tra tempo. Notu ke estas pluraj problemoj taksante grandecon de individuaj kolonioj kaj la plej altaj taksoj por donitaj loĝlokoj, en donita periodo, eble plurajn fojojn la plej malaltaj.

Tabelo 1: 3700–2600 aK.
Urbo/Setlejo 3700 aK. 3400 aK. 3100 aK. 2800 aK. 2600 aK.
Agios Dimitrios 120–180 120–180
Askitario 90–135 90–135
Eutresis 1.600–2.400 1.600–2.400
Lerno (Grekujo) 200–700 200–700
Manika 6.000–15.000 6.000–15.000
Rafina 600–900 600–900
Tebo 4.000–6.000 4.000–6.000
Tirinto 1.180–1.770 1.180–1.770

Frua Helada (FH)[redakti | redakti fonton]

La Frua Helada periodo (aŭ FH) de bronzepoko de Grekio estas ĝenerale karakterizita de la neolitika agrikultura loĝantaro importinta bronzon kaj kupron, kaj ankaŭ uzinta rudimentajn bronz-prilaborajn teknikojn unue evoluintaj en Anatolio, kun kiu ili havis kulturajn kontaktojn. La FH periodo respondas al tempo por la Malnova imperio de Egiptio. Gravaj FH ejoj estas aritaj ĉe la Egea marbordo de la kontinento en Beotio kaj Argolido (Manika, Lerno, Pefkakia, Tebo, Tirinto) aŭ marbordaj insuloj kiel ekzemple Egino (Kolonna) kaj Eŭbeo (Lefkandi) kaj estas markitaj de ceramiko montranta influojn de okcidenta Anatolio kaj la enkonduko de la rapid-rotacia versio de la potista rado. La granda "longdomo" nomita megarono estas enkondukita en FH II. La infiltrado de la anatoliaj kulturaj modeloj ("Lefkandi I") ne estis akompanata per ĝenerala setleja detruo.

Frua Helada I (FHI)[redakti | redakti fonton]

La Frua Helada I periodo (aŭ FHI), ankaŭ konata kiel "Eutresis-kulturo", estas karakterizita per ĉeesto de ne-engoba kaj polurita aŭ ruĝa-engoba kaj polurita ceramikaĵo ĉe Korakou kaj aliaj setlejoj (metalaj objektoj, tamen, estis ekstreme maloftaj dum tiu periodo). En terminoj de ceramiko kaj setlejaj situoj, ekzistas konsiderinda kontinueco inter la FHI periodo kaj la antaŭa fina neolitika periodo (aŭ FN); ŝanĝoj en setleja lokigo dum la FHI periodo estas atribuitaj al ŝanĝoj en ekonomiaj praktikoj.

Frua Helada II (FHII)[redakti | redakti fonton]

La transiro de Frua Helada I al la Frua Helada II periodo (aŭ FHII) okazis rapide kaj sen-interrompe, kiam multaj socikulturaj novigoj estis evoluigitaj kiel metalurgio (ekzemple bronz-prilaboro), hierarkia socia organizo kaj monumenta arkitekturo kaj fortikaĵoj. Ŝanĝoj en setlejo dum la FHII periodo estis akompanitaj per ŝanĝoj en agrikulturaj praktikoj (t.e. okso-tirita plugilo).

Frua Helada III (FHIII)[redakti | redakti fonton]

Restaĵoj de konstruaĵo de Olimpio (Grekujo) FH III 2150–2000 aK.

La Frua Helada II periodo finiĝis ĉe Lerno kun detruo de la Domo de la tegoloj. La okazo de detruo de FHII ejoj estis unue atribuitaj al invado de grekoj kaj/aŭ hindeŭropaj dum la Frua Helada III periodo (aŭ FHIII); tamen, ĉi tiu estas ne pli longa subtenita pro manko de unuformeco en la detruo de FHII ejoj kaj ĉeesto de FHII-FHIII/MH kontinueco en setlejoj kiaj Lithares, Flio, Manika, ktp. Plue, la ĉeesto de "novaj" kulturaj elementoj kiel rondfinaj domoj, ŝafto-truaj martel-hakiloj, ritaj tumuloj, kaj intermuraj entombigoj antaŭas la EHIII periodon en Grekio kaj estas fakte atribuitaj al indiĝenaj disvolviĝoj kaj ankaŭ kontinuaj kontaktoj dum la FHII-MH periodo inter kontinenta Grekio kaj diversaj areoj, kiel ekzemple okcidenta Malgranda Azio, la Cikladoj, Albanio kaj Dalmatio. Ŝanĝoj en klimato ankaŭ ŝajnas esti kontribuaj faktoroj al la signifa kultura transformiĝo, kio okazis en Grekio inter la FHII periodo kaj la FHIII periodo (ĉ. 2200 aK ).

Meza Helada (MH)[redakti | redakti fonton]

En Grekio, la Meza Helada periodo (aŭ MH) estis periodo de kultura malprogreso, kiu unuafoje montriĝis en la antaŭaj FHIII periodo. La MH periodo estas karakterizita per la larĝ-skala apero de Miniaj varoj, kiuj povas esti rekte rilataj al la popolo, kiun antikvaj grekaj historiistoj nomis minioj; grupo de unukolora polurita ceramiko de Mezaj Heladaj ejoj estis tradicie nomita "Minia" varo fare de malkovrinto de Trojo, Heinrich Schliemann.

Griza Minia varo estis unuafoje identigita, kiel ceramikaĵo enkondukita fare de meza bronzepoka migrado. La teorio, tamen, estas malaktuala, ĉar elfosadoj ĉe Lerna en 1950 malkaŝis la evoluon de ceramikaj stiloj, montrintaj kontinuecon (t.e. la fajne griza polurita ceramiko de la FHIII de la Tirinta kulturo estis la rekta praulo de Minia varo). Ĝenerale, pentritaj ceramikaj ornamaĵoj estas rekt-liniaj kaj abstraktaj ĝis Meza Helada III, kiam Cikladaj kaj Minoaj influoj inspiris diversajn kurboliniajn kaj eĉ reprezentajn motivojn.

La Meza Helada periodo respondas al epoko de Meza imperio de Egiptio. Setlejoj proksimiĝis unu al la alia kaj tendencis esti lokigitaj sur montaj pintoj. Mezheladaj setlejoj estis laŭlonge de la Peloponezo kaj centra Grekio (inkluzive de ejoj en interno de Etolio kiel Thermon) same longe norde kiel en la rivervalo de Sperĥeios. Malthi en Messenia kaj Lerna V estas la solaj mezheladaj ejoj, kiuj estis funde elfositaj.

Malfrua Helada (MFH)[redakti | redakti fonton]

La Malfrua Helada periodo (aŭ MFH) estas la tempo, kiam mikena Grekio prosperis, sub novaj influoj de Minoa Kreto kaj la Cikladoj. Tiuj, kiuj faris MFH ceramikon foje enskribis sian laboron kun silaba linia skribo B, kiu estis deĉifrita kiel greka. MFH estas dividita je MFHI, MFHII kaj MFHIII; el kiuj MFHI kaj MFHII koincidas al Malfrua Minoa kaj MFHIII atingas ĝin. Plue LHIII estas subdividita en LHIIIA, LHIIIB kaj LHIIIC. La tablo malsupre donas la proksimumajn datojn de la malfru-heladaj fazoj (MFH) sur la kontinenta Grekio.

Ora Masko de Agamemno, Malfrua Helada 16-a jc. a.K.
Periodo Proksimuma dato
MFHI 1650–1550 a.K.
MFHIIA 1550–1450 a.K.
MFHIIB 1450–1400 a.K.
MFHIIIA1 1400–1350 a.K.
MFHIIIA2 1350–1300 a.K.
MFHIIIB1 1300–1230 a.K.
MFHIIIB2 1230–1190 a.K.
MFHIIIC (frua) 1190–1130 a.K.
MFHIIIC (meza) 1130–1090 a.K.
MFHIIIC (malfrua) 1090–1060 a.K.
Sub-mikena 1060–1000 a.K.
Pra-geometria 1000 a.K.

Malfrua Helada I (MFHI)[redakti | redakti fonton]

Mikena kiraso, 1400 a.K.

La MFHI ceramiko ankaŭ konata el plenigaĵo de la ŝaktaj tomboj de Lerno (Grekujo) kaj la Kolonioj de Voroulia kaj Niĥoria (Messenia), Ajios Stefanos (Lakonio ) kaj Korakou. Furumark dividis MFH je fazoj A kaj B, sed MFHIB de Furumark estis resignita kiel MFHIIA fare de Oliver Dickinson. Kelkaj lastatempaj C-14 datoj el arĥeologiejo de Cungiza norde de Mikeno indikas MFHI tie estis datita al 1675/1650 kaj 1600/1550 aK, kio estas pli frua ol la asignitaj ceramikaj datoj je ĉirkaŭ 100 jaroj. La Minoa erupcio okazis dum la MFHI (kaj MFCI kaj MFMIA), diverse datita ene de la tempointervalo 1650-1625 a.K.

La materiala kulturo konata kiel "Peloponezia MFHI" ne estis trovita ĉe Thera, sed ekzistis en malfrua MFHI de Mesenio kaj tiel verŝajne komenciĝis post la erupcio. Tion karakterizis la "larĝaj funelsimilaj Keftiu-tasoj de tipo III"; "malgrandaj fermitaj formoj kiel malaltaj kruĉoj ornamitaj per paralelaj arkoj aŭ simpligitaj spiraloj"; "malhela-sur-luma bril-pentritaj motivoj", kiuj "inkludas malgrandajn aranĝitajn tipojn de simplaj ligitaj spiraloj kiel variojn de hoko-spiralo aŭ ondo-spiralo (kun aŭ sen malgrandaj punktoj en la kampo), formojn de la paralelaj arkoj kaj de duobla hakilo kaj akcesorajn vicojn de malgrandaj punktoj kaj ununurajn aŭ duoblajn ondecajn liniojn"; ankaŭ, la "ondetan ŝablonon" sur "Keftiu"-tasoj. Tiuj lokaj novigoj daŭris en la MFHIIA stiloj tra la kontinento.

Malfrua Helada II (MFHII)[redakti | redakti fonton]

La priskribo de la MFHIIA estas bazita ĉefe je materialo de Orienta Strateto de Korakou. Hejmaj kaj palacaj formoj distingiĝas. Ekzistas fortaj ligoj inter MFHIIA kaj MFMIB. MFHIIB komenciĝis antaŭ fino de MFMIB kaj montras malpliiĝon de Kreta influo. Klare MFHIIB aroj estas raraj kaj originas el Tirinto, Asine kaj Korakou. C-14 datoj de Cungiza indikas, ke MFHII estas datita al inter 1600/1550 kaj 1435/1405 aK, al komenco, kiu estas ĉ. 100 jarojn pli frua ol la datado de asignita ceramiko, sed la fino preskaŭ respondas al la ceramika fazo. En Egiptio, ambaŭ periodoj de MFHII korespondas kun la komenco de ties "imperia" periodo, de Hatŝepsut al Tutmoso la 3-a (r. 1479-1425 aK).

Malfrua Helada III (MFHIII)[redakti | redakti fonton]

Ebura kapo. Malfrua Helada 1250–1180 aK.

MFHIII kaj MFMII estas samtempaj. Al MFMIIIB, ne-helada varo de la Egeo ĉesas esti homogena; MFMIIIB diferencas de la Helada, ĝi devus esti konsiderita "sub-Minoa" varianto de MFHIIIB.

La uniforma kaj vaste disvastiĝinta MFHIIIA:1 ceramiko estis difinita de la materialo de la Dekliva Domo en Mikeno, la palaco en Tebo (nun datita al MFHIIIA:2 aŭ MFHIIIB fare de plimulto de la esploristoj) kaj Triada ĉe Rodiso. Ekzistas materialo de Asine, Ateno, Sparto (Menelaion), Niĥorio kaj la 'Atreus Bothros', rub-kovrita sub la alpasejo (koridoro) de Trezoro de Atreo en Mikeno. C-14 datoj de Cungiza indikas, MFHIIIA:1 devus esti pli proksima al 1435/1406 ĝis 1390/1370 aK., iomete pli frue ol la ceramika fazo, sed malpli ol 50 jarojn. Varoj de MFHIIIA:1 estis trovitaj en Maşat Höyük en hitita Anatolio.

La MFHIIIA:2 ceramiko markas mikenan ekspansion kovrante plimulton de la Orienta Mediteraneo. Tie estas multaj novaj formoj. La motivoj de la pentrita ceramiko daŭras de MFHIIIA:1 sed montras multan normigadon. En Egiptio, la arĥeologiejo de Amarna enhavas varojn de MFHIIIA:1 dum regado de Amenhotep la 3-a kaj varojn de MFHIIIA:2 dum regado de lia filo Akhenaton; ĝi ankaŭ havas plej simplan komencon de MFHIIIB. Varoj de MFHIIIA:2 estas en la Ŝipo de Uluburun, kiu sinkis en la 14-a jarcento aK. Denove, Cungiza-datoj estas pli fruaj, 1390/1370 ĝis 1360/1325 aK; sed varoj de MFHIIIA:2 ekzistas en la brul-tavolo de Mileto, kies brulado okazis verŝajne pli frue dum la regado de Mursili la 2-a kaj sekve kelkajn jarojn antaŭ eklipso de Mursili en 1312 aK. La transira periodo inter IIIA kaj IIIB komenciĝas post 1320 aK, sed ne longe post tiu dato (Cemal Pulak pensas antaŭ 1295 aK). La difino de MFHIIIB fare de Furumark estis bazita je entombigaj trovitaĵoj kaj setlejaj materialoj de Zygouries. Ĝi estis dividita je du sub-fazoj fare de Elizabeth B. French, bazita je trovitaĵoj de Mikeno kaj Okcidenta muro ĉe Tirinto. La aroj de LHIIIB:2 estas malabundaj, kiel pentrita ceramiko estas malofta en tomboj kaj multaj setlejoj de ĉi tiu periodo ĉesis per detruo, postlasante nur kelkajn kompletajn potojn.

Ceramiko de MFHIIIB estas asociita en la kontinentaj grekujaj palacoj kun arĥivoj de la linea skribo B. (Linea skribo B estis en uzo en Kreto ekde Malfrua Minoa II.) La proponita limo de Pulak al MFHIIIA/B farus MFHIIIB samtempa en Anatolio kun la refortiĝintaj hititoj sekvante eklipson de Mursili; kun Egiptujo de la 19-a dinastio, ankaŭ konata kiel la Ramsesidoj; kaj en norda Mezopotamio kun fortiĝo de Asirio super Mitanio. La fino de MFHIIIB estas rilata al detruo de Ugarito, kies ruinoj enhavas lastajn de tiu ceramiko. La Cungiza-dato je fino de MFHIIIB estas 1200/1190 aK. La komenco de MFHIIIC tiel nun estas kutime metita je regado de reĝino Tausert. La MFHIIIC estis dividita je MFHIIIC:1 kaj MFHIIIC:2 fare de Furumark, bazita je materialoj de tomboj en Mikeno, Asine Kefalonio kaj Rodiso. En la 1960-aj jaroj, la elfosadoj de la citadelo en Mikeno kaj Lefkandi en Eŭbeo donis aranĝitan materialon malkaŝante signifajn regionajn variojn en MFHIIIC, precipe en la postaj fazoj. Ceramiko de Malfrua MFHIIIC estis trovita en Trojo VIIa kaj kelkaj pecoj en Tarso. Ĝi estis farita loke en la filiŝtaj setlejoj de Aŝdod, de Aŝkelon, Ekron Gat kaj Gazao.

Fortikaĵaj setlejoj[redakti | redakti fonton]

Modelo de Mikeno, citadela ruino el la Malfrua Helada periodo, 14-a jc. aK.

Dum la Helada periodo, okazis nombro de gravaj progresoj, inkluzive de fortikigitaj urbaj setlejoj kun monumentaj konstruaĵoj, kiel ekzemple koridoraj domoj, kio eble pruvas ekziston de kompleksaj socioj organizitaj de elito aŭ almenaŭ atingon de kunlabora, pra-urba ŝtata formo. Unu el tiuj setlejoj estis Manika, lokita en Eŭbeo, datita al la Frua Helada periodo II (2800-2200 aK). La setlejo kovris areon de 70-80 hektaroj, estis loĝita de 6.000-15.000 homoj, kaj estis unu el la plej grandaj loĝlokoj de la bronzepoko en Grekujo.

Restaĵoj de ŝtuparo en la pra-palaca Domo de la tegoloj, 2500–2300 aK.

Alia setlejo estis Lerno (Grekujo) en regiono Argolando, kiu estis verŝajne la plej grava kaj riĉa el la fruheladaj lokoj. La setlejo havas la monumentan konstruaĵon konatan kiel Domo de la tegoloj, kiu estis koridora domo, grava pro kelkaj arĥitekturaj trajtoj, kiuj estis avangardaj siatempe, kiel ties tegmento kovrita de bakitaj tegoloj, kio donis al la konstruaĵo sian nomon. La strukturo datas al la Frua Helada II periodo (2500-2300 aK) kaj estas foje interpretita kiel loĝejo de elita membro de la komunumo, pra-palaco aŭ administra centro. Alternative, ĝi ankaŭ estis konsiderita kiel komunuma strukturo aŭ komuna posedaĵo de la urbanoj. La vera funkcio de la konstruaĵo restas nekonata pro manko de malgrandaj trovitaĵoj, kiuj indikas specifan uzon de la konstruaĵo. La domo havis ŝtuparon kondukinta al la supra etaĝo kaj estis protektita de tegola tegmento. Derompaĵoj trovitaj ĉe la ejo enhavis milojn da terakotaj tegoloj falintaj disde la tegmento. Kvankam tiuj tegoloj estis ankaŭ trovitaj en la Frua Helada setlejo de Akovitika, kaj poste en la mikenaj urboj de Gla kaj Midea (Grekujo), la tegoloj nur iĝis oftaj en la greka arkitekturo en la 7-a jarcento aK. La muroj de la Domo de la tegoloj estis konstruitaj kun sun-sekigitaj brikoj sur ŝtona soklo.

Tirinto, ruinoj el la Malfrua Helada periodo el la 14-a jc. aK.

Aliaj fortikigitaj setlejoj inkluzivas Tirinton, kiu kovris areon de 5,9 hektaroj loĝiginte 1.180-1.770 homojn kaj havis grandan tegolan etaĝan "rondan domon" kun diametro de 28 m sur la supra citadelo. Ĝi eble servis kiel palaco aŭ templo aŭ eble estis komunuma grenejo. Aliaj lokoj inkludas Ayia Irini, kiu kovris areon de 1 hektaro kaj havis loĝantaron de eble ĝis 1.250, Eutresis kovrante 8 hektarojn kun ĉirkaŭkalkulita loĝantaro de 1.600-2.400, Tebo kovrante 20 hektarojn kun loĝantaro de 4.000-6.000, Lefkandi (nekonata en grandeco kaj loĝantaro), kaj Kolonna (aŭ Egina), dense loĝata setlejo kun imponaj fortikaĵoj, monumentaj konstruaĵoj el ŝtono kaj altnivela urbeta planado.

Jam antaŭ 2500-2400 aK, Kolonna montris konsiderindan ekonomian kreskon kaj havis sian propran administran "Koridoran Domon", la tiel nomatan "Domo ĉe la Rokrando". Dum la fazo Aegina III 2400-2300 aK, kiu respondas al la transira fazo Lefkandi I-Kastri, la atesto pri ekonomia strukturo kaj administracia kaj socia organizo de la komunumo iĝis pli klara. La "Blanka Domo" (165 kvadrataj metroj) formas monumentan komunuman konstruaĵon, kiu postas la "Domon ĉe la Rokrando", kiu havis la saman funkcion. Kolonna eble formis la unuan Egean ŝtaton, tiel ĝi ŝajnas esti la plej frua hierarkia socio en la areo ekster la Minoa Kreto kaj eble politika centro en la Meza Helada periodo, kiam ĝi atingis ŝtato-nivelon, post la Minoa, sed antaŭa la Mikena civilizo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Mult-variata analizo de kranioformaj datumoj, derivitaj de Helada skeleta materialo indikas fortan morfologian unuecon en la bronzepoka ostologia registro, malpruvante la enfluon de fremdaj loĝantaroj inter la Frua Helada kaj Meza Helada periodoj; fine, la bronzepokaj loĝantoj de kontinenta Grekio (inkluzive de la miken-anojn) reprezentas ununuran kaj homogenan loĝantaron de Mediteranea deveno.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]