Saltu al enhavo

Helblua hiacintulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Helblua hiacintulo
Bildo de Bourjot Saint-Hilaire
Bildo de Bourjot Saint-Hilaire
Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: Aves. Birdoj
Ordo: Psittaciformes
Familio: Psittacidae
Subfamilio: Arinae
Tribo: Arini
Genro: Anodorhynchus
Specio: Helblua hiacintulo, A. glaucus
(Vieillot, 1816)
Anodorhynchus glaucus
Konserva statuso
PE
Aliaj Vikimediaj projektoj
v • d • r

La Helblua hiacintulo, Grizblua hiacintulo, Verdecblua hiacintulo aŭ Glaŭka hiacintulo (Anodorhynchus glaucus) estas draste endanĝerita aŭ eble formortinta specio de granda, blugriza sudamerika papago, membro de granda grupo de novtropikaj papagoj konataj kiel araoj. Tiu papago estas proksime rilata al la Leara hiacintulo (A. leari) kaj al la Ordinara hiacintulo (A. hyacinthinus). En gvarania, ĝi estas nomata guaa-obi laŭ sia voĉo.

Turniĝanta filmeto de specimeno RMNH.AVES.110103, Naturalis
Bildo de glaŭka hiacintulo (fone) kun Arao de Spix en Hamburgo, 1895

La glaŭka hiacintulo estas 70 cm longa. Ĝi estas plejparte palturkisblua kun granda, grizeca kapo. La termino glaŭka (bluverdeca) priskribas ĝian koloron. Ĝi havas longan voston kaj grandan bekon. Ĝi havas flavan, nudan okulringon kaj duonlunformajn lobojn borderantajn la mandiblon.[1]

Teritorio kaj malpliiĝo

[redakti | redakti fonton]
Specimeno fotita en Bonaera Bestoĝardeno, 1936.

Tiu ĉi birdo estis indiĝena de norda Argentino, suda Paragvajo, la regionoj Ĉako kaj Llano de Bolivio proksime al la urbo Santa Cruz de la Sierra,[2] nordorienta Urugvajo, kaj suda Brazilo. Ĝi fariĝis rara dum la 19-a jarcento pro kaptado kaj habitatoperdo, kaj nur du eblaj raportoj pri naturaj birdoj estis ricevitaj en la 20-a jarcento. Ekspedicioj de ornitologoj al sudokcidenta Paragvajo dum la 1990-aj jaroj ne trovis iujn ajn pruvojn pri la specio. Krome, nur la plej maljunaj loĝantoj de la regiono havis konon pri tiu papago, kaj la specio estis laste registrita en la 1870-aj jaroj.[3]

La malapero de la birdo verŝajne estas ligita al kaptado de vivaj plenkreskuloj por la komerco de naturaj birdoj kaj la pogranda hakado de la jataja palmo, Butia yatay, kies nuksoj ŝajne konsistigis ĝian ĉefan nutraĵon.[4] Kvankam taŭga vivejo restas en la Nacia Parko El Palmar, en la argentina provinco Entre Ríos, same kiel en suda Brazilo, neniuj onidiroj pri la daŭra ekzisto de la birdo en la pasintaj jardekoj pruviĝis kredindaj. Serĉado farita de Joe Cuddy kaj Tony Pittman en 1992 konkludis, ke la birdoj formortis en sia antaŭa teritorio.[5] Onidiroj daŭris, ke bluaj araoj estis viditaj en Argentino kaj Bolivio, kaj komercisto en Rosario, Argentino, ofertis vivajn specimenojn. La forpasinta George Smith donis multajn prelegojn riĉajn je konservadaj informoj pri araoj, inkluzive de ĉi tiu specio, kiun li deklaris ne esti formortinta en naturo, sed ekzistis en malproksimaj areoj de Bolivio, kie li renkontis kaptistojn, kiuj povis identigi ĉi tiun specion. Krome, li deklaris, ke arbaroj de pura palmaro ekzistis "tiel kiom la okulo povis vidi" kiam li flugis super la areo, kiu ankoraŭ ne estas esplorita.

Studo de 2018 citanta ŝablonojn de birdaj formortoj, la pezan detruon de ĝia vivejo, kaj la mankon de iuj konfirmitaj ekvidoj ekde la 1980-aj jaroj rekomendis suprenlistigi la specion al Draste Endanĝerigita - Eble Formortinta.[6]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Species factsheet: Anodorhynchus glaucus. BirdLife International (2008). Alirita 24a de Julio 2008 .
  2. ↑ Bertonatti, Claudio (2001). "Los últimos días del guacamayo azul". Vida Silvestre (en hispana). No. 78. pp. 44–50. Arkivita el la originalo la 31an de Marto 2016.
  3. ↑ BirdLife International (2019). "Anodorhynchus glaucus". IUCN Red List of Threatened Species. 2019: e.T22685527A154380861. doi:10.2305/IUCN.UK.2019-3.RLTS.T22685527A154380861.en. Alirita la 12an de Novembro 2021.
  4. ↑ (1993) “On the linkage between Anodorhynchus macaws and palm nuts, and the extinction of the Glaucous Macaw”, Bulletin of the British Ornithologists' Club 113, p. 53–60.
  5. ↑ Pittman, Tony (1992). "The Glaucous Macaw – Does it still exist?". Parrot Society Magazine. Vol. 26. Arkivita el la originalo la 25an de Aŭgusto 2016.
  6. ↑ (2018-11-01) “Which bird species have gone extinct? A novel quantitative classification approach”, Biological Conservation (en) 227, p. 9–18. doi:10.1016/j.biocon.2018.08.014. Bibkodo:2018BCons.227....9B.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]