Heleioporus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heleioporus australiacus
Heleioporus australiacus
Arealoj

Heleioporus estas genro de ranoj indiĝena de Aŭstralio de la familio de Mjobatraĥedoj. El ses specioj de tiu genro, kvin loĝas en sudokcidento de Okcidenta Aŭstralio, dum la alia specio loĝas nur en sudorienta Aŭstralio. Ĉiuj membroj de tiu genro estas grandaj al mezgrandaj nestotruaj ranoj de rondoformaj kapoj, mallongaj korpoj, elstaraj okuloj, mallongaj kruroj kaj la manoj estas senmembranaj. La fingroj estas relative mallongaj kun nur spuro de karneca membrano. Karaktero de tiu genro (escepte ĉe Heleioporus eyrei kaj kelkaj Heleioporus psammophilus) estas la nigraj nuptaj spinoj kiuj masklaj ranoj havas en siaj unuaj kaj foje duaj kaj triaj fingroj. La pupilo limiĝas al vertikala fendo kaj la timpano estas kutime distinga. Ĉiuj specioj el tiu genro alvokas el nestotruoj kie poste oni demetas la ovojn en saŭmoamaso. Embrioj disvolviĝas en tiu amaso ĝis eloviĝo. Eloviĝo okazas post la nestotruoj inundiĝas, kaj povas prokrastiĝi ĝis tio okazas. La alvokoj de tiuj specioj estas similaj kvankam diferencas laŭ frekvenco, longo, notoj kaj ripetoproporcio.