Helen Keller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Helen Keller
Helen Keller circa 1920 - restored.jpg
Persona informo
Naskonomo Helen Adams Keller
Naskiĝo 27-an de junio 1880 (1880-06-27)
en Tuscumbia, Alabamo
Morto 1-an de junio 1968 (1968-06-01) (87-jara)
en Easton, Konektikuto
Mortokialo malsano
Tombo Vaŝingtona Nacia Katedralo
Lingvoj angla
Loĝloko Coolidge Hill Road • Dana Street
Ŝtataneco Usono
Alma mater Radcliffe College • Universitato Harvard • The Cambridge School of Weston
Subskribo Helen Keller
Familio
Patro Arthur Henley Keller
Patrino Catherine Adams
Edz(in)o
Parencoj Charles W. Adams
Okupo
Okupo verkistooratoro • eseisto • politika aktivisto • sindikatisto • pacaktivisto • sufragetolingvisto • aŭtobiografo
Verkoj The Story of My Life
The Frost King
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Helen KELLER (ĉ. 1948)

Helen Adams KELLER (naskiĝis la 27-an de junio, 1880 en Tuscumbia, Alabamo[1], mortis la 1-an de junio, 1968 en Westport, Konetikuto) estis usona verkistino. Ŝi estis blinda kaj surda, kaj sukcese luktis kontraŭ la barieroj de la komunikado.

En la aĝo de 19 monatoj ŝi pro malsano iĝis blinda kaj surda.

Helpe de sia instruistino Anne Sullivan ŝi unue lernis komuniki per palpado de la polmo. Poste ŝi lernis paroli kaj skribi, ŝi vizitis universitaton, lernis fremdajn lingvojn, verkis librojn kaj prelegis.

Helen Keller fariĝis ano de la Socialisma Partio, luktis kontraŭ militoj kaj engaĝiĝis por la rajtoj de subpremitoj. Keller vizitis 35 landoj inter 1946 kaj 1957[2].

Helen Keller kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Helen Keller esprimiĝis favore al "supernacia lingvo" :

"Mi konsideras Esperanton kiel grandan esperigon de miaj samsortanoj. La unua kaj la plej bona helpo al blindaj kaj surdaj homoj povas veni nur el niaj propraj vicoj, kaj ju pli ni kunagas trans ĉiujn landlimojn, des pli granda estos ankaŭ la helpo. Por supernacia interkompreniĝo oni bezonas supernacian lingvon por eviti maloportunecon de tradukoj. Inter la blinduloj, la rondo de esperantistoj konstante pligrandiĝas" [3].

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

Keller verkis entute 12 publikigitajn librojn kaj plurajn artikolojn.

  • The Story of My Life (membiografio, 1902)
  • Optimism (eseo, 1903)
  • The World I Live In (eseo, 1908)
  • Midstream – My Later Life (membiografio, 1929)

En Esperanto aperis:[redakti | redakti fonton]

Ni vojaĝas al Jugoslavio, en traduko de Branko Rajsic[4][5]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(en) Oficiala retejo de Helen Keller : helenkeller.org

(en) Helen Keller, referenca arkivo

(en) Alabama Honors Helen Keller and Her ‘Spirit of Courage'

(en) Helen Keller - artikoloj pri ŝi en la retejo de la Fondumo de usonaj blinduloj

(en) Helen Keller - filmetoj pri ŝi en YouTube

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) "Helen Keller FAQ". Perkins School for the Blind
  2. (en) "Helen Keller Biography". American Foundation for the Blind (AFB.org).
  3. El intervjuo aperinta en "Die Furche", aŭstra katolika kulturgazeto, citita en "Pri Internacia lingvo dum jarcentoj". Isaj Dratwer. Tel-Avivo, memeldono, p.67-68 el la dua eldono.1977.
  4. Helen Keller, Ni vojaĝas al Jugoslavio, Aŭstria Nacia Biblioteko,
  5. "Enciklopedio de Esperanto" sub "Jugoslavio" (Budapeŝto : "Literatura Mondo", 1934, p. 269