Helena Blavatskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Helena Blavatskij
Persona informo
Naskonomo Елена Петровна Ган
Naskiĝo 31-an de julio 1831 (1831-07-31)
en Dnipro, Jekaterinoslava gubernio,  Rusia Imperio
Morto 26-an de aprilo 1891 (1891-04-26) (59-jaraĝa)
en Londono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per gripo vd
Religio teozofio vd
Etno Rusoj vd
Lingvoj anglarusa vd
Ŝtataneco Rusia ImperioUsono vd
Familio
Patro Peter Hahn vd
Patrino Elena Andreyevna Fadeyeva vd
Gefratoj Vera Zhelikhovsky vd
Profesio
Okupo filozofoverkistoĵurnalisto • okultisto • redaktisto • teozofo vd
Verkado
Verkoj La Sekreta Doktrino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Helena Petrovna BLAVATSKIJ; denaske Helena von Hahn; post la unua edziniĝo ruse Елена Петровна Блаватская, post la dua edziniĝo Helena Betanelly (naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1831 en Jekaterinoslav, mortis la 8-an de majo 1891 en Londono) estis verkisto kaj religia filozofo pri teozofio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Blavatskij naskiĝis en la Rusa Imperio en nobela familio. Kiam ŝi havis 17 jarojn, ŝi edziniĝis kun grava, sed multe pli maljuna viro, Nikifor Blavatsky – nur por iĝi sendependa de sia familio. Ŝi fakte ne loĝis kun li. Malgraŭ ŝia deziro de sendependeco ŝia patro financis multajn el ŝiaj vojaĝoj – kaj ŝi vojaĝis multe, precipe pro spirita serĉado. Inter 1849 kaj 1973 Blavatskij vojaĝis jenen:

Teozofia Societo[redakti | redakti fonton]

En 1875 ŝi fondis en Novjorko kune kun interalie kolonelo Henry Steel Olcott la Teozofian Societon (angle Theosophical Society). Tri jarojn poste ambaŭ forveturis al Hindio, kie ili establis la sidejon de la Teozofia Societo, unue en Bombajo kaj poste en Adyar, kvartalo de Madraso. En 1880 ili vojaĝis tra Cejlono, kie ambaŭ formale iĝis budhistoj. En 1884 ŝi iris al Francio, Germanio kaj Londono kaj reiris al Hindio. La sekvan jaron ŝi forlasis Hindion definitive kaj sin establis en Germanio, kie ŝi komencis skribi sian ĉefan verkon, La Sekreta Doktrino. En 1886 ŝi transloĝiĝis al Belgio, kaj de 1887 ĝis sia morto ŝi loĝis en Londono.

Siajn precipajn verkojn ŝi skribis en la angla lingvo. Blavatskij kaj ŝiaj verkoj influis la kreadon de rusa komponisto-pianisto Aleksandr Skrjabin kaj la ideojn kaj verkojn de multaj aliaj homoj. Estas ŝi, kiu portis la orientajn filozofion kaj religion en la okcidentan mondon.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Iriso malvualita (Isis Unveiled, 1877)
  • La sekreta instruo (The Secret Doctrine, 1888)
  • La voĉo de la silento (The Voice of the Silence, 1889)
  • La ŝlosilo al teozofio (The Key to Theosophy, 1889)
  • Kolektita verkaro en 15 volumoj, eldonita de Boris de Cirkof (Collected Writings)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Sylvia Cranston. (1993) H.P.B.: The Extraordinary Life & Influence of Helena Blavatsky Founder of the Modern Theosophical Movement. Novjorko: TarcherPerigee. ISBN 0874776880.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]