Helena tragedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Atena teatra masko el la 4-a jarcento

La helena tragedio aŭ populare greka tragedio estas la komenco de la literatura ĝenro de tragedio en Eŭropo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ties origino eŭropa estis la kulto de Dionizo. La komencoj de tragedio estis la ditiramboj, korusoj bakĥaj kiu disvolvis en diversaj regionoj de Peloponeso. Tie dancis kun pantomimo ĥorantoj en kostumoj de kaprosimiliaj satirusoj akompanantaj la dion Dionizo: ili mem nomiĝis τράγοι/tragoi (=kaproj). La spektaklo portis la nomon τραγωδία/tragodia. Tiu nomo konserviĝis kiam la satirusaj ludoj evoluis en Ateno je vera dramo, la tagojn de la festo de la Διονύσια/Dionysia.

Bazon de la tragedio en pli mallarĝa senco faris Thespis en la jaro 543 a.K., videalvide metante aktoron al alia aktoro kiu eniris la scenejon inter la kantoj por rakonti la fazojn de la intrigo. Kontraŭe al la lirikaj ritmoj kaj la dora dialekto de la kantoj li rakontis tute normale en atika dialekto kaj modeste per jamboj. Verŝajne li ankaŭ alparolis la ĥorestron kaj ricevis respondojn de li. La uzo de maskoj permesis al la aktoroj ludi ankaŭ diversajn rolojn. Tiu ĉi maniero de prezentado, kiu konsistis ekskluzive en rakontado kaj "refleksaj" respondoj kaj en la multe pli altrangaj kantoj kaj dancoj de la ĥoro videblas ankoraŭ ĝis la tempo de Esĥilo: Li enkondukis duan aktoron (=δευτεραγονίστης/devteragonistes krom la unuan πρωταγονίστης/protagonistes). Evoluis nun vera dialogo kaj veraj dramaĵoj. Trian aktoron (τριταγωνίστης/tritagonistes) enkondukis ĉirkaŭ la jaro 469 Sofoklo. Malofte aperis plua, kvara aktoro.

Ankaŭ la sceneja aparato kreitis parte de Esĥilo respektive plibonigitis de li. Krome li formis ordigitan lingvon kaj stilon altan kaj ordonis ke estu intrigaro antaŭ ĉio la heroaj legendoj.

Laŭ moderna senco de "tragiko" la antikva tragedio atika ne nepre estis tragika. Se ja, tio ŝuldiĝis nur al la elektita mitologia fono - sub prilaborado de la dramistoj memkompreneble. Antaŭkondiĉo estis ja, ke la tuto estu serioza, kaj la pritrakto kaj la intrigo.

Reguloj[redakti | redakti fonton]

Jam antaŭ Esĥilo ekzistis tradicioj koncerne la longecon kaj la diversajn punktojn de la tragedioj kiel ankaŭ la maniero ke en ĉiu tago de la t.n. Grandaj dionizaj festoj po kvar teatraĵoj (=tetralogio) surscenigatu. De ununura poeto. Ties lasta, kvara parto nomiĝis satirusa dramo. Estante la kerno de la ĝenro konservitis - malgraŭ ĝia korseto reĝisorada - la ĥoro: la tragedio komenciĝis konsisti el du partoj, la drama (kun la jambaj trimetradoj kiel ĉefaj versosistemo) kaj la melodia-orkestra en dora dialekto. Sekve la ĥoraj partoj paŝon post paŝo iĝis ordigiloj de la tragedioj.

La scenejo estis subĉiela, la fono estis neniam internaĵo. Krome la daŭra ĉeesto de la ĥoranoj faris de ili publiko perfekta, duonepartoprenantoj, duonespektantoj. La ĥoranoj troviĝis sur la teatrejero kiu nomiĝis "orkestro". Fakte multaj aferoj, kiuj en moderna teatro sursceneje montratas, nur rakontitis, ofte sub la formo de mesaĝistaj paroladoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 5. Leipzig 1906, p. 171-172, kio legeblas tie ĉi interrete.