Helene von Druskowitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Helene von Druskowitz
Helene Druskowitz.gif
Persona informo
Naskiĝo 2-an de majo 1856 (1856-05-02)
en Hietzing
Morto 31-an de majo 1918 (1918-05-31) (62-jara)
Mortokialo disenterio
Lingvoj germana
Ŝtataneco Cislajtio
Okupo
Okupo aŭtorofilozofo • literaturkritikisto • verkistomuzikkritikisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Helene von DRUSKOWITZ (2a de Majo 1856 - 31a de Majo 1918), denaske Helena Maria Druschkovich, estis aŭstria filozofo, verkisto kaj muzikkritikisto. Ŝi estis la dua virino kiu atingis Doktorigon de filozofio, kion ŝi akiris en Zuriko. Ŝi kutime publikigis sub maskla plumnomo pro la hegemonia seksismo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Post studi filozofion, arkeologion, germanan literaturon, Orientismon kaj modernajn lingvojn, ŝi iĝis la unua aŭstria virino kaj la dua post Stefania Wolicka kiu akiris doktorigon en filozofio, per disertacio pri la verko de Lord Byron nome Don Juan.[1] Ŝi poste laboris kiel instruisto pri literatura historio en diversaj universitatoj (Vieno, Zuriko, Munkeno, Bazelo). Ŝi ankaŭ veturis al Nordafriko, Francio, Italio kaj Hispanio antaŭ reveni al Vieno. En 1881 ŝi renkontiĝis kun Marie von Ebner-Eschenbach kiu prezentis ŝin al sia literatura etoso. Tri jarojn poste, ŝi konatiĝis kun Lou Andreas Salomé kaj Friedrich Nietzsche, al kiuj ŝi estis prezentita el la etoso de Malwida von Meysenbug. Helene Druskowitz estis unu el malmultaj feliĉuloj kiuj ricevis ekzemplerojn de la kvara libro de Tiele parolis Zaratuŝtro, publikigita je elspezoj de la propra aŭtoro. Tamen, la rilato kun Nietzsche ne daŭris.

En 1885 ŝi publikigis libron pri Tri anglaj verkistoj, nome Joanna Baillie, Elizabeth Barrett Browning kaj George Eliot.

La frato de Helene Druskowitz mortis en 1886, kaj ŝia patrino en 1888. en 1887, ŝi ekhavis vivrilaton en Dresdeno kun la operkantistino Therese Malten.[2] Ŝi ekdrinkis troe kaj ankaŭ havis kelkajn drogproblemojn. Post amafera separiĝo en 1891, ŝi finfine falegis en alkoholismo, kaj estis sendita en 1891 al psikiatria hospitalo en Dresdeno. Tamen, Helene plue verkis kaj publikigis ĝis 1905. Ŝi helpis fondi feminismajn revuojn Der heilige Kampf (La sankta lukto) kaj Der Federuf (Alvoko al feŭdo). Druskowitz kritikis kaj religion kaj seksismon kaj, post sia rompo el Nietzsche, ankaŭ lian filozofion.

Ŝi mortis fine de Majo 1918 en Mauer-Öhling, pro disenterio, pasiginte la lastajn 27 jarojn de sia vivo en psikiatria institucio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Sultan und Prinz (1882)
  • Der Präsident vom Zitherclub (1883–84)
  • Percy Bysshe Shelley (1884)
  • Drei englische Dichterinnen (Three English Writers, 1885)
  • Moderne Versuche eines Religionsersatzes (1886)
  • Wie ist Verantwortung und Zurechnung ohne Annahme der Willensfreiheit möglich? (1887)
  • Zur neuen Lehre. Betrachtungen (1888)
  • Zur Begründung einer neuen Weltanschauung (Zur neuen Lehre) (1889)
  • Eugen Dühring. Eine Studie zu seiner Würdigung (1889)
  • Aspasia (1889)
  • Die Pädagogin (1890)
  • Philosophischer Rundfragebogen (1903)
  • Pessimistische Kardinalsätze (1988, with the title Der Mann als logische und sittliche Unmöglichkeit und als Fluch der Welt)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Helene von Druskowitz.
  2. Who's Who in Gay and Lesbian History eldonita de Robert Aldrich kaj Garry Wotherspoon; Routledge, London (2202)